Preĝejo Sankta Anna (Bakonycsernye)

La preĝejo Sankta Anna estas religia monumento historia (deklarita en 2001) en grandvilaĝo Bakonycsernye (Hungario).

Preĝejo de
Sankta Anna
Preĝejo Sankta Anna en Bakonycsernye
Preĝejo Sankta Anna en Bakonycsernye
Loko
ŜtatoHungario
MunicipoBakonycsernye
Bazaj informoj
Religiokristanismo
Ritoromkatolika eklezio
provincoFejér
diocezoVeszprém (urbo)
dekanujoZirc
paroĥoen Jásd
Dato de konsekro1833
Arkitektura priskribo
Konstruado1833
Specifo
Longo11 m
Larĝo5 m
Konstrumaterialomasonaĵo
Ligiloj
vdr

Historio

La komunumo havis jam kirkon dum la mezepoko, sed dum dominado de turkoj la loĝantaro foriris. En la senhoman vilaĝon luteranaj slavoj estis invititaj en 1724, poste ili profitis la trovitan kadukan preĝejon. Paŝo post paŝo ankaŭ katolikoj alvenis, sed ili konstruis propran kirkon nur en 1833. Ĝi estis renovigita en 1901.

Konstruaĵo

La simpla konstruaĵo situas sola en korto ĉe stratangulo, antaŭe estas videbla ligna kruco. La fasado estas simetria, meze malsupre porĉo reliefas. Super la porĉo malgranda ovala fenestro videblas. La plej supr kvadrata turo altiĝas, ties turpinto estas piramideca. La navo estas brikoforma. Interne menciindas la belega baroka ĉefaltaro.

Kermeso okazas en la 26-an de julio aŭ en la lasta dimanĉo de julio.

Fontoj