Preĝejo Naskiĝo de Johano Baptisto (Jánoshida)

La premonstrata preĝejo Naskiĝo de Johano Baptisto estas katolika historia monumento en vilaĝo Jánoshida (Hungario).

Preĝejo Naskiĝo de Johano Baptisto
Preĝejo Naskiĝo de Johano Baptisto en Jánoshida
Preĝejo Naskiĝo de Johano Baptisto en Jánoshida
kristana preĝejo
Loko
ŜtatoHungario
MunicipoJánoshida
Bazaj informoj
Religiokristanismo
Ritoromkatolika eklezio
provincoJász-Nagykun-Szolnok
diocezoEger
dekanujoJászapáti
paroĥoen Jászalsószentgyörgy
Dato de konsekro1217 (laŭ eklezia fonto)
Arkitektura priskribo
Konstrustilokomence romaniko, poste baroko
Konstruado
Specifo
Alto28,5 m (turo)
Konstrumaterialomasonita el andezitoj
Ligiloj
vdr
Aerfoto

Historio

Oni supozas, ke la monaĥejo kun la kirko estis konstruita depost 1186. Ĉirkaŭ en la frua 14-a jarcento okazis kelkaj ŝanĝoj ĉe la fenestroj. Dum dominado de turkoj la kirko parte ruiniĝis, poste ĝi estis rekonstruita laŭ baroko en 1757. Oni konstruis turon kaj novan sanktejon (la malnova sanktejo estis malkonstruita), supozeble tiutempe konstruiĝis la galerio. En 1840 renovigaj, en 1970 arkeologiaj, inter 1971-1973 restaŭraj laboroj okazis. La orgeno estis farita en 1859. La demonstratoj estis forigitaj en 1950, poste ordinaraj pastroj alvenis.

Preĝejo

La kirko situas sola en mezo de la vilaĝo, antaŭe kruco el 1822, proksime statuo pri Johano Nepomuko estas videbla. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La turopinto estas bulboforma. En la fasado estas ankoraŭ 4 barokaj fenestroj. La enirejo estas tra la turo. En flankoj de la navo estas po unu kapeloj el la 12-a jarcento. La sakristio estis konstruita en 1972.

Aerfoto

Monaĥejo

La monaĥejo kaj la kirko konstruiĝis samtempe, sed post la turka erao la rekonstruo okazis nur post la la kirko. En 1930 ĝi estis trakonstruita laŭ klasikismo.

Kermeso okazas en la 24-an de junio.

Aŭdu ankaŭ

Fontoj