Posidio

Posidio (5a jarcento) estis amiko de Sankta Aŭgusteno de Hipono kiu verkis fidindan biografion kaj indiculus aŭ liston de liaj verkoj. Li estis episkopo de Kalama en la Romia provinco Numidio.

Posidio
Persona informo
Naskiĝo30-an de novembro 369 (0369-11-30)
Morto30-an de novembro 436 (0436-11-30) (67-jaraĝa)
en Guelma
Lingvojlatina
Okupo
Okupopastro
historiisto
aŭtoro
biografo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Li sekvis la ekzemplo de Sankta Aŭgusteno kaj establis monaĥejon en Kalama. Je koncilio en Kartago, Posidio defiis Krispinon, nome donatistan episkopon de Kalama, al publika diskuto kiun tiu lasta malakceptis. Tuj poste unu el la pastroj de Krispino, fakte portante la saman nomon kiel lia episkopo, klopodis murdi Posidion.