Popocatépetl

La Popocatépetl - plurloke, ekzemple en la verkaro de Tibor Sekelj, menciatas la esperantigo Popokatepetlo - estas aktiva vulkano kun alto de 5 452 metroj la dua plej alta monto de Meksiko. Popocatépetl estas la naŭatla vorto por "Fumanta Monto". La Popocatépetl situas 70 kilometroj sudoriente de Meksikurbo kaj estas, kiam atmosferaj cirkonstancoj permesas tion, videbla el tiu urbo. La meksikanoj karese nomas la vulkanon Popo.

Popocatépetl
Popocatépetl
vulkano
Alteco:5 452 metroj metroj super maro f1
Situo:Puebla, Meksiko
Montaro:Sierra Volcánica
Geografia situo, 98° 37′ U (mapo)19.016666666667-98.61666666666719° 1′ N, 98° 37′ U (mapo) f1
Popocatépetl (Meksiko)
Popocatépetl (Meksiko)
DEC
Map
Popocatépetl
Tipo:vulkano (aktiva)
Lasta erupcio:2012 (ankoraŭ aktiva)
v • d • r

La Kortesa Trapasejo estas montara montopasejo je 3600 metroj de alto super marnivelo, situa inter la vulkanoj Popocatépetl kaj Iztaccíhuatl.

La legendo de Popocatépetl kaj Iztaccíhuatl

En la azteka mitologio Iztaccíhuatl (Istaksiŭatlo) estis princino, kiu enamiĝis al junulo nomata Popocatépetl, batalisto de ŝia patro, la azteka imperiestro. La patra imperiestro sendis la bataliston al milito en Oaxaca, kaj promesis al la junulo subteni geedziĝon kun sia filino, se li sane revenus el la milito (kion ne kredis la imperiestro). Oni rakontis al la princino, ke la amato mortis batale, kaj ŝi sekve mortis pro funebro. Kiam la batalisto revenis kaj konstatis la morton de la amatino, li same mortis pro funebro. La dioj kovris ambaŭ korpojn per neĝo kaj transformigis ilin al montoj. La ofte neĝkovrita monto Istaksiŭatlo ofte nomatas "blanka virino" pro la neĝo kaj pro la formo simila al virino kuŝanta surdorse. La batalisto iĝis la vulkano Popocatépetl, kiu pro furiozo pri la perdo de la amatino fojfoje elsputas fajron.

Rilatoj al Esperanto

Interalie, ankaŭ la esperantista verkisto kaj vojaĝisto Tibor Sekelj en 1953 grimpis la monton[1].

Notoj