La ekonomio de Ponta Grossa havis tri grandajn evoluojn dum la dudeka jarcento. La unua prospera fazo okazis dum la komenca parto de la jardeko, tiam alvenis la fervojo. En la 1970-aj jaroj okazis la dua prospero, tiam prilaborado de nutraĵoj okazis. En la 1990-aj jaroj okazis granda establado de grandaj naciaj firmaoj, ĉefe la serva sektoro evoluis.
Ponta Grossa situas en subtropika klimato kun mildaj aŭ varmaj someroj averaĝe 21 °C. La vintroj povas esti eĉ malvarmaj averaĝe 13 °C. La averaĝa jara temperaturo estas 17 °C, sed almenaŭ unufoje dum la jaro la temperaturo falas sub frostopunkto. Averaĝe pluvas jare po 1517 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte en aŭgusto, plej malofte dum januaro pluvas.
Ponta Grossa havas flughavenon kun enlandaj flugoj. Estas bonaj relaj kaj vojaj ligiloj al la regiono. En la urbego mem aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.