Pollegio

komunumo de Svislando

Pollegio estas komunumo de la Komunumaro Giornico kaj la Distrikto Leventina en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 782 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Pollegio
Blazono de Pollegio
Blazono de Pollegio
Blazono de Pollegio
Pollegio
Pollegio
Pollegio
Kantono Tiĉino
DistriktoLeventina
KomunumaroGiornico
Koordinatoj 46° 21′ 58″ N 8° 56′ 35″ O / 46.36611 °N, 8.94306 °O / 46.36611; 8.94306 (mapo) 8° 56′ 35″ O / 46.36611 °N, 8.94306 °O / 46.36611; 8.94306 (mapo)
Nombro de loĝantoj782
Areo5,89 km²
Alteco298 m super marnivelo
Poŝtkodo6742
Komunumkodo5077
Mapo de Pollegio
Mapo de Pollegio
Mapo de Pollegio

Geografio

Pollegio situas en la suba Valo Leventina, ĉe la orienta bordo de la rivero Tiĉino, sude de la alfluo de la rivero Brenno al Tiĉino. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Pollegio kaj Pasquerio en la valo kaj Conzanengo sur alteco de 952 m s.m. kaj la setlejo Corecco sur alteco de 794 m s.m. sur terasoj de la deklivo de la orienta valflanko de Leventina.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,89 km², de kiuj 61,7% estas kovritaj de arbaro, 11,5% servas por agrikulturo kaj 15,6% por setlado.[2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Pollegio limas en nordo al Serravalle, en oriento al Biasca, en sudo en unu punkto al Iragna, en sudokcidento al Personico, kaj en nordokcidento al Bodio.

Trafiko

Tra Pollegio pasas la kantona ĉefvojo n-ro 2 de Bazelo trans Gotardo-Pasejo al Chiasso kaj laŭlonge de la sudorienta komunumlimo la kantona ĉefvojo n-ro 416 de Disentis trans Lukomagno-Pasejo al Biasca. Tra la komunumo pasas ankaŭ la svisa aŭtovojo A2, kies alveturejo Biasca situas ĉe la sudorienta komunumlimo ĉe la kuniĝo de la du kantonaj vojoj. Pere de stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj trans Gotardo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Pollegio datiĝas el la jaro 1237 kiel Poleccio kaj Puletio. Dum mezepoko Pollegio apartenis al la Najbararo Giornico. La preĝejo de la Sanktaj Inocentoj estis konstruita de la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1478 memore al la mortintoj de la Batalo de Giornico, sekve al kiu la regado pri la regiono transiriks de la Dukoj de Milano al la Svisa Jŭrkomunumo.[3]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj