Pockau

komunumo de Saksio en Germanio

Pockau ĝis la fino de 2013 estis administre memstara komunumo en Germanio. Tiam ĝi kun la najbara urbo Lengefeld unuiĝis al nova urba komunumo Pockau-Lengefeld. Kaj la malnova kaj la nova komunumoj troviĝas en la distrikto Ercmontaro de la federacia lando Saksio. Fine de la jaro 2013 la komunumo Pockau havis 3803 loĝantojn, fine de decembro 2022 la nova komunumo Pockau-Lengefeld 7445 loĝantojn. La regiono tradicie estas grava loko de minado de arĝento.

Pockau
Blazono
Pockau (Germanio)
Pockau (Germanio)
DEC

Map

komunumoparto en Germanio • komunumo en Germanio
Administrado
Federacia landoSaksio
DistriktaroDistriktaro Chemnitz (ĝis ties malfono en marto 2012)
DistriktoDistrikto Ercmontaro
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo037367
Poŝtkodo09509
Aŭtomobila kodoERZ
Oficiala Municipokodo14521490
Subdivido4 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
KomunumestroEberhard Nowack
Adreso de la administrejoRathausstraße 10
Demografio
Geografio
Geografia situo, 13° 13′ O (mapo)50.713.21666666666750° 42′ N, 13° 13′ O (mapo)
Alto super la marnivelo428 m
Areo36,04 km²
Oficiala retejohttp://www.pockau.de/
vdr
mapo de la tiel nomata "arĝenta vojo" (Silberstraße), al kiu apartenas la komunumo