Pliešovce

19° 09′ 18″ O / 48.42639 °N, 19.15500 °O / 48.42639; 19.15500 (mapo)

Pliešovce (germane Pleischwitz, hungare Tótpelsőc) estas vilaĝo en centra Slovakio en distrikto Zvolen. Ĝi troviĝas en Pliešovská kotlina (Valkaldrono de Pliešovce) kaj parte troviĝas en montaro Javorie, kie estas la plej alta punkto de la montaro kaj la vilaĝo. (Javorie 1044 m. s.m.n.) Rivereto Neresnica trafluas la vilaĝon kaj apartenas al riverbaseno Hron. Nombro de loĝantoj estas: 2203.

Pliešovce
germane Pleischwitz, hungare Tótpelsőc
municipo
Evangelia preĝejo
Oficiala nomo: Pliešovce
ŜtatoSlovakio Slovakio
RegionoRegiono Banská Bystrica
DistriktoDistrikto Zvolen
Historia regionoSupra Hungarujo
MontaroJavorie
RiveroNeresnica
SituoPliešovce
 - alteco400 m s. m.
 - koordinatoj48° 25′ 35″ N 19° 09′ 18″ O / 48.42639 °N, 19.15500 °O / 48.42639; 19.15500 (mapo)
Areo31,796003 km² (3 179,6 ha)
Loĝantaro2 287 (31.12.2010)
Denseco71,93 loĝ./km²
Orogenenezo
montariĝo
Pliešovská kotlina
Unua skribmencio1332
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo962 63
Telefona antaŭkodo+421 45
AŭtokodojZV
NUTS518689
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Vikimedia Komunejo: Pliešovce
Retpaĝo: www.pliesovce.sk
Portalo pri Slovakio

Simboloj de vilaĝo (blazono, signo,flago)

Blazono

Ora vircervo sur verda razeno kun blua fono. La unua vaksa sigelo estas konata de 1572.

Flago

La flago konsistas el tri laŭlongaj bendoj en koloroj:blua (¼);flava(1/2);verda (¼).La flago finiĝas per tri anguloj.

Historio

Sur la teritorio de la vilaĝo estis trovitaj bronzaj hakiletoj. Tra la teritorio kondukis t.n. Via magna. De la 7-a de septembro 1256 datiĝas la plej malnova konata skribaĵo. Per ĝi la hungara reĝo Béla la 4-a donas teron al soldato Budislav el Pliešovce pro lia farservado. (La originalo de la dokumento estas en la distrikta arkivo en Ostrá Lúka.)
1523 - Reĝo Ludoviko la 2-a rekonfirmas urbajn privilegiojn kun rajto de glavo, baloto de vilaĝestro, preno de vojimposto, kio konfirmas la mezepokan gravecon de la urbeto
1569 - Turkoj ekrabis la vilaĝon
1578 - Vilaĝo dufoje prirabita de turkoj kaj ekbrulita
1763 - 28-a de junio: tertremo
1784 - konstruado de evangelia preĝejo laŭ tolera leĝo de Jozefo la 2-a de (1784.02-16 ĝis 1784-10-10)
1832 - Signifa dato en la historio de urbeto estas la 6-a de decembro 1832, kiam imperiestro Ferdinando la 2-a donis al ĝi la privilegion ĉiusemajne aranĝi foiron kaj brutarajn datrevenajn foirojn dum jaro, simile kiel estis kutimo en liberaj reĝaj urboj sub konservo de reĝo.
1900 - En jaro 1900 Pliešovce havis 3479 loĝantojn kaj estis la 52-a plej granda urbo en tiama Slovakio.
1926 - 27-a de aprilo 1926 – konstruado de nova evangelia preĝejo
1914 - 1918 forpreno de sonoriloj de preĝejo por milito.

Famuloj

En la iama Tótpelsőc naskiĝis hungara inĝeniero József Varga.