Plenduto

intervalo de 2 duondutoj

Plenduto[1] estas vorto por muzika intervalo (muziko), do por la distanco inter du tonoj. Ĝi ankaŭ estas nomita maĵora sekundo kaj ofte mallongiĝas kiel M2. Ĝi estas sesono de oktavo, la plena distanco de muzika gamo. Plenduto divideblas al du samgrandaj duondutoj.

En diatonaj gamoj - ekzemple en la modaloj maĵora kaj minora - nur ekzistas intervaloj en grandeco de duondutoj kaj plendutoj, tial ke ekestis la sinonimoj duonduto = eta duto kaj plenduto = granda duto.

Aŭdaj ekzemploj

Tabelo de frekvencaj proporcioj

La ĉisuba tabelo deliveras ekzemplojn en diatona gamo kaj temporita gamo, kun intervalojn en cendoj.

IntervaloFrekvencproporcioValoro en cendo
(granda) plenduto (en C-maĵoro: C–D, F–G kaj A–B)9 : 8204 cendoj
eta plenduto (en C-maĵoro: D–E kaj G–A)10 : 9182 cendoj
duonduto (en C-maĵoro: E–F kaj B–C)16 : 15111 cendoj
plenduto (temporita gamo) 200 cendoj
duonduto (temporita gamo) 100 cendoj

Referencoj

Vidu ankaŭ

muzikaj intervaloj
Bazaj: unuto (1) | duto (2) | trito (3) | kvarto (4) | kvinto (5) | sesto (6) | septo (7) | oktavo (8)
Pli grandaj ol oktavo: naŭto (9) | dekto (10) | dekunuto (11) | dekduto (12) | dektrito (13) | dekkvarto (14) | dekkvinto (15)
Pluaj intervaloj: duonduto | plenduto | ditono | tritono | komao | diesiso | limmo | apotome | lupokvinto