Plateno

kemia elemento kun simbolo Pt kaj atomnumero 78

Plateno estas kemia elemento, kiu havas la simbolon Pt kaj la atomnumeron 78. Ĝi estas peza, dratigebla, altvalora grizblanka transirmetalo kaj unu el la ses elementoj de la platena familio. Ĝi estas utiligata en juveloj, elektraj kontaktaĵoj, kataliziloj[1][2] kaj dentprotezoj. Pro ĝia rezisto al korodo uziĝas en alojoj.



Pt

plateno

Pt
78
kemia elemento
valormetalo • platena grupo
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numeroplateno (platinum), Pt, 78
Karakteriza grupo(nespecifita)
Atomaj ecoj
Fizikaj ecoj
Diversaj
Elektronegativeco2.28 (Pauling-skalo)
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.
Pecoj de plateno

La norma difino de metro estis longtempe bazita sur la distanco inter du markoj sur gravurita stango el iridiplateno (90% plateno kaj 10% iridio) konservita ĉe Buroo Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj (BIPM) en Sèvres en Francujo. Hodiaŭ, cilindro el iridiplateno, ankaŭ en la BIPM servas kiel prototipo de kilogramo.[3]

Pt - plateno

  • Simbolo: Pt
  • Atomnumero: 78
  • Atompezo: 195,09 u
  • Kemia serio: transirmetalo
  • Bolpunkto: ĉirkaŭ 4010 °C
  • Fandpunkto: 1769 °C
  • Denso: 21,45 g/cm3

Kombinaĵoj

Vortformoj

En la Unua Libro (1887), la metalo nomiĝis "platino", kaj tiu formo restis populara ĝis hodiaŭ. En la Fundamento de Esperanto (1905), tiu plej internacia formo estis ŝanĝita al "plateno" pro tendenco rezervi la finaĵon "in" al inseksuloj. Kiam malplifortiĝis tiu tendenco, la vorto "platino" estis ree enkondukita (en PIV), sed nun por nomi certan platan parton de presmaŝino. Kelkaj trovas la uzadon de la vorto "platino" en tiu signifo evitinda.[4]

Produktado

Anglo American plc estas multnacia minkompanio bazita en Johanesburgo kaj Londono. Ĝi estas la plej granda produktanto de la mondo de plateno, kun proksimume 40 procentoj de produktado.

Referencoj

Vidu ankaŭ