Piroska Demény

DEMÉNY Piroska, (deme:nj) Deményné Szabó Piroska estis rumania hungara muzikinstruistino, muzikfolkloristino naskita en Torda la 27-an de junio 1917 kaj mortinta en Kluĵo la 10-an de aprilo 1994. Ŝi estis la edzino de psikologo, sociologo Dezső Demény kaj la patrino de Attila Demény.

Piroska Demény
Persona informo
Naskiĝo27-an de junio 1917 (1917-06-27)
en Turda
Morto10-an de aprilo 1994 (1994-04-10) (76-jaraĝa)
en Kluĵo
TomboTombejo Házsongárd Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojrumana
ŜtatanecoRumanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)oDezső Demény Redakti la valoron en Wikidata
InfanoAttila Demény Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoinstruisto
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Biografio

Piroska Demény finis en la fako pri piano en 1941 en konservatorio de Koloĵvaro, en 1951 ŝi diplomiĝis en muzikaltlernejo kaj ŝi fariĝis mezlerneja muzikinstruisto. Ŝi kolektis popolmuzikon (Faragó-Jagamas Moldvai csángó népdalok és népballadák sub nomo Szabó Piroska I.). De 1971 ŝi havis radiodissendseriojn sub titoloj Vetettem violát, Szivárvány havasán, Aranyosszék népzenéje pri siaj originalaj muzikkolektadoj.

Fonto

Eksteraj ligiloj