Pio la 8-a

papo de la katolika eklezio

Pio la 8-a, latine Pius VIII, naskiĝinta Francesco Saverio Castiglioni je la 20-a de novembro 1761, mortinta je la 30-a de novembro 1830, estis papo de 1829 ĝis 1830.

Papo
Papo
Pio la 8-a
253-a papo de la katolika eklezio
NaskonomoFrancesco Saverio Castiglioni
Pontifikode 31-a de marto 1829
ĝis 1-a de decembro 1830
AntaŭuloLeono la 12-a
SekvantoGregorio la 16-a
Persona informo
Naskiĝo20-a de novembro 1761
en Cingoli, Italio
Morto1-a de decembro, 1830
en Romo, Italio
Mortokialokorinfarkto [#]
TomboBaziliko de Sankta Petro en Romo [#]
Alma materUniversitato de Romo "La Sapienza" [#]
Subskribo Pio la 8-a
[#]Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo

Castiglioni fariĝis en 1800 episkopo de Montalto kaj nomumitis en 1816 fare de Pio la 7-a episkopo de Cesena kaj kardinalo. Poste li fariĝis Granda penitencisto kaj estro de la Kongregacio pri la malpermesitaj libroj.En 1821 Castiglioni iĝis episkopo de Frascati. Post la entroniĝo papa en la 31.3.1829 li permesis al siaj subuloj kelkajn materiajn plifacilaĵojn kaj subtenis la artojn. Sed liaj politiko estis malamika al ĉia liberalismo.

De kiam li estis elektita li ĉiam fartis malbone. Li mortis post kelkaj monatoj. Post lia morto aŭtopsio estis farita de lia kadavro, kaj oni trovis pruvojn, ke li estis venenigita.