Pilisszentlászló

Pilisszentlászló (piliŝsentlAslO) slovake Senváclav estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono Szentendre. Szentlászló signifas Sankta Ladislao.

Aerfoto pri Pilisszentlászló

Pilisszentlászló situas sur monto Pilis, laŭ flankovojoj, for de fervojo, ĉefvojo kaj rivero.

Hungara reĝo Endre la 3-a konstruis ĉasdomon en 1291, kiu poste iĝis klostro. La turkoj detruis ĝin. Poste slovakoj fondis tie vilaĝon, ĉar ili kutimiĝis al la montoj. La baroka preĝejo konstruiĝis en 1772. En 1947 la slovakoj parte reiris al Ĉeĥoslovakio.

Menciindaĵoj estas lernejo Waldorf kaj Hoboji zen preĝejo.

Vidindaĵoj

Oni fondis Asocion pri Ladislao la 1-a (Hungario).

BakonyszentlászlóBúcsúszentlászlóBükkszentlászlóHomoródszentlászló
JászszentlászlóKisszentlászlóMátraszentlászlóNyárádszentlászló
OláhszentlászlóPilisszentlászlóPusztaszentlászlóSzászszentlászló
SzécsiszentlászlóSzentlászlóSzentlászlóTordaszentlászló
VácszentlászlóZalaszentlászló