Pilafo

Pilafo estas orienta manĝo el rizo bolita en akvo, miksita kun ruĝa pipro kaj rostita viando kokina, porka aŭ ŝafa.[1] Ĝi estas kutima en la tuta regiono de nord-okcidenta Azio kaj de orienta Eŭropo, kaj en la multaj lingvoj de tiuj regionoj havas diversajn, similajn nomojn kun la konsonantoj p - l - f/v/ŭ: inter la variaĵoj estas pilaf (inkluzive de la hebrea formo פילאף) kaj pilav/pilaw (inkluzive de la makedona formo Пилав), plov (inkluzive de la rusa kaj ukraina formoj Плов), palov kaj palav, polo پلو , pilau, polao kaj pulao en vasta gamo da lingvoj, inter ili la turka, azeria, kazaĥa, kirgiza, marata, uzbeka,[2] turkmena, urdua, hinda, paŝtua, armena kaj multaj slavaj lingvoj, plus la greka formo Πιλαφί (pilafí).

Bengala Pulao, populara plado en la barata kuirarto

Pilafo estas ankaŭ franca manĝo el densa rizo kun viando aŭ konkaj moluskoj.

Notoj