Pieter Lastman

Pieter LASTMAN (1583–1633) estis nederlanda pentristo.

Pieter Lastman
Dosiero:Sen valoro
Persona informo
Naskiĝo1-an de januaro 1583 (1583-01-01)
en Amsterdamo
Morto4-an de aprilo 1633 (1633-04-04) (50-jaraĝa)
en Amsterdamo
TomboOude Kerk Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojnederlanda
ŜtatanecoRespubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)oNicolaes Lastman (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupopentristo
vidartisto Redakti la valoron en Wikidata
VerkojThe sacrifice of Abraham
Christ and the woman of Canaan
Orestes and Pylades Disputing at the Altar
vdr
Pieter Lastman, La anĝelo Rafaelo ĉe maljuna Tobit kaj lia filo Tobias.[1]

Kariero

Lastman estas konsiderata grava pro sia verkaro kiel pentristo de historiaj pentraĵoj kaj ĉar inter liaj lernantoj estis Rembrandt kaj Jan Lievens.[2] En liaj pentraĵoj Lastman zorge atentis pri vizaĝoj, manoj kaj piedoj.[1]

Inter ĉirkaŭ 1604 kaj 1607 Lastman estis en Italio, kie li estis influita de Caravaggio (same kiel la pentristoj de la Utreĥta Skolo kelkajn jarojn poste) kaj de Adam Elsheimer. Ĉar Rembrandt neniam vizitis Italion, ŝajne li estis influita de Caravaggio (vidu ekzemple pri klaroskuro) ĉefe aŭ plej grave tra Lastman. Liaj lernantoj krom Rembrandt kaj Lievens estis Bartholomeus Breenbergh, Nicolaes Lastman, Pieter Pieterz Nedek kaj Jan Albertsz Rotius.[3] Rembrandt uzis multajn el samaj temoj kiel Lastman. Inter liaj plej famaj verkoj lia versio de la Ŝtonumado de Sankta Stefano, La bapto de Eŭnuko, kaj la Ofero de Abrahamo ŝajne estis tre influitaj de Lastman. Eble eĉ kiel metilernanto Rembrandt faris la unuajn skizojn por ĉiuj tiuj verkoj ĉe Lastman.

Galerio

Referencoj

Literaturo

  • Murray, P. & L. (1997). Penguin Dictionary of Art and Artists (7th edition), p. 287, 436–438. London: Penguin Books. (ISBN 0-14-051300-0).

Eksteraj ligiloj