Petro la 2-a (Portugalio)

reĝo de Portugalio (1648–1706)

Petro la 2-a de Portugalio, kromnome "la Pacema", (Lisbono, 26-a de aprilo 1648 - Alcântara, 9-a de decembro 1706), estis regento kaj reĝo de Portugalio.

Petro la 2-a
reĝo de Portugalio
Regado1683-1706
AntaŭuloAfonso la 6-a, lia frato
SekvantoJohano la 5-a, lia filo
Persona informo
Naskiĝo26-an de aprilo 1648 (1648-04-26)
en Ribeira Palace, Lisbono,  Portugalio
Morto9-an de decembro 1706 (1706-12-09) (58-jaraĝa)
en Alcântara, Lisbono,  Portugalio
TomboPantheon of the House of Braganza (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religiokatolikismo vd
Lingvojportugala vd
ŜtatanecoReĝlando Portugalio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Petro la 2-a (Portugalio)
Familio
DinastioDinastio Braganza vd
PatroJohano la 4-a de Portugalio Redakti la valoron en Wikidata vd
PatrinoLuisa de Guzmán (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
GefratojTeodozio, princo de Brazilo, Afonso la 6-a, Catherine of Braganza (en) Traduki, Infanta Joana, Princess of Beira (en) Traduki, Ana de Bragança (en) Traduki kaj Manuel of Braganza (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oMaria Sofia de Palatinato-Neuburg (1687–1699)
Maria Francisca of Savoy (en) Traduki (1668–1683) Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojInfanta Isabel Luísa of Portugal (en) Traduki
 ( Maria Francisca of Savoy (en) Traduki)
Joseph, Archbishop of Braga (en) Traduki
 ( )
Johano, Princo de Brazilo
 ( Maria Sofia de Palatinato-Neuburg)
Infanta Teresa of Portugal (en) Traduki
 ( Maria Sofia de Palatinato-Neuburg)
Miguel de Bragança (en) Traduki
 ( Anne Marie Armande Pastre de Vergé (en) Traduki)
Luísa, Duchess of Cadaval (en) Traduki
 ( )
Infante Manuel, Count of Ourém (en) Traduki
 ( Maria Sofia de Palatinato-Neuburg)
Franciskino Jozefino de Portugalio
 ( Maria Sofia de Palatinato-Neuburg)
Johano la 5-a
 ( Maria Sofia de Palatinato-Neuburg)
Infante Francisco, Duke of Beja (en) Traduki
 ( Maria Sofia de Palatinato-Neuburg)
Infante António of Portugal (en) Traduki
 ( Maria Sofia de Palatinato-Neuburg) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomoO Pacífico vd
Okupomonarko Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoPolitiko Redakti la valoron en Wikidata vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis la plej juna filo de la reĝo Johano la 4-a. En 1668 li estis nomumita regento de lia frato Afonso ĉar tiu prezentis simptomojn de frenezeco, tuj post kiam Hispanio agnoskis la sendependon de Portugalio. Petro sendis sian fraton al ekzilo kaj surtroniĝis post la morto de tiu en 1683. Tiam la malkovro de minoj de arĝento en Brazilo permesis pligrandigi la trezoron de Petro kiu vidis sin kapabla dissolvi la Parlamenton en 1697 kaj regi sen la enspezoj, kiujn tiu havigis al li, dum sia tuta regado.

Dekomence Petro apogis Francion dum la Milito de hispana sukcedo (1702-1715), sed la 16-a de majo 1703, Portugalio subskribis traktaton kun Britio. Tiu traktato garantiis la privilegiojn komercajn de Portugalio pri vino kaj la britajn interesojn pri la komerco de teksaĵoj. En decembro de 1703, alianco formita de Portugalio, Britio kaj Aŭstrio invadis Hispanion. La aliancanoj konkeris Madridon el kiu urbo ili poste estis forpelitaj.

Petro ne nur posedigis la tronon de sia frato sed ankaŭ fine edziĝis al lia edzino, la reĝino Maria Franciska de Savojo Nemours. Ili havis unu filinon nome:

  • Isabel Luiza (?-?), konata kiel la senfina fianĉino ĉar ŝiaj projektoj de geedzigo neniam sukcesis.

Idoj

La reĝino mortis iom post la nasko de Isabel kaj, ĉar ŝi estis malsaneca infanino, la reĝo decidis denove geedziĝi. La elektita estis Maria Sofia de Palatinato-Neuburg, filino de princo-elektisto Filipo Vilhelmo de Palatinato-Neuburg. Tiuj geedzoj havis ses gefilojn:

  • Johano de Portugalio (1688), Princo de Brazilo, Duko de Braganzo;
  • Johano (1689-1750), kiu sukcedis sian patron en la trono en 1706 laŭ la nomo de Johano la 5-a;
  • Francisko (1691-1742), duko de Beja kaj Konestablo de Portugalio konata kiel la Princo Francisko Ksavier. Granda Superulo de Krato, Duko de Beira, Granda Superulo de la Ordeno de Malto;
  • António (1695-1747);
  • Tereza (1696-1704);
  • Manuel (1697-1766);
  • Franciska Jozefino (1699-1736).

Petro havis ankaŭ tri eksteredzajn gefilojn:Kun Maria da Cruz Mascarenhas:

  • Luisa de Braganzo (1679-1732) kiu edziniĝis al Jakvo Ludoviko de Melo Dua Duko de Cadaval.

Kun Ana Armanda du Verger franca:

  • Mikaelo de Braganzo (1699-1724) agnoskata de lia frato Johano la 5-a, edziĝis al Luisa Kasimiro de Ligne kaj Nassau, heredontino de la Arrochar.

Kun Karla Franciska da Silva:

  • Josefo de Braganzo (1703-1756), Ĉefepiskopo de Braga, doktoro en teologio.