Permjo

urbo en Rusio

Permjo (ruse Пермь; aliaj eblaj esperantigoj: Perm, Permj) estas rusia urbo en meza Uralo situanta ĉe la rivero Kama; ĉefurbo de Permja regiono. Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 1 027 153 loĝantoj sur areo de 799,68 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 284 loĝantoj/km².

Permjo
urbego • plej granda urbo • urbo • milionurbo • plej granda urbo • milionurbo

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Ŝtato Rusia Federacio
RegionoĈevolga federacia regiono
ProvincoŜablono:Permja provinco
Poŝtkodo614000–614999
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro1 027 153  (2023) [+]
Loĝdenso1 284 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 56° 15′ O (mapo)58.01388888888956.24888888888958° 1′ N, 56° 15′ O (mapo) [+]
Alto171 m [+]
Areo799,68 km² (79 968 ha) [+]
HorzonoUTC+05:00 [+]
Permjo (Permja regiono)
Permjo (Permja regiono)
DEC
Situo de Permjo
Permjo (Rusio)
Permjo (Rusio)
DEC
Situo de Permjo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Perm, Russia [+]
vdr

Historio

Unu el la plej antikvaj loĝlokoj sur la loko de moderna Permjo estis la vilaĝo JagoŝiĥaBrjuĥanovo ĉe la rivero Jagoŝiĥa. Ĝi estis unue menciita en la censa libro de vojevodo Prokopij Jelizarov en la jaro 1647. Laŭ censo de jaro 1687 en Jagoŝiĥa estis sep domoj kaj "28 personoj maskla, precipe de familioj Brjuĥanov, Verĥolancev kaj Fedotov".

En 1723 tie estis fondita Jagoŝiĥa kuprofandanta uzino de Vasilij Tatiŝĉev. Poste, en 1781, vilaĝo Jagoŝiĥa iĝis urbo Permjo. En Permjo troviĝis la ĉefadministrado de uralaj fabrikoj. Komence de la 19-a jarcento Permjo fariĝis ĉefa riverhaveno.

La urbo antaŭe estis nomita kiel:

  • Permjo (Пермь) ĝis 1940;
  • Molotov (Молотов) en 1940 ... 1957.

Vidindaĵoj

Moskeo de Permjo. En la soveta tempo multe da laboroj estis farita de punlaboristoj tra la 170 gulago-koncentrejoj. Nur unu el tiuj (Perm-36) estis konservita kaj servis kiel ekzilejo por disidentoj ĝis la 1980-aj jaroj kaj nun estas vizitebla[1].

Komuniko

La interurba telefona kodo estas 342, la enurbaj telefonnumeroj estas sepciferaj (en jaro 2006).

Ekonomio

Ekonomio de la urbo baziĝas sur la grandindustrio, brulindustrio kaj ĥemia industrio. Fabrikoj de Permjo produktadas aviadan teĥnikon, raketan kaj kosman teĥnikon.

Arbo-reciklada industrio estas ankaŭ disvolvigita. En la urbo estas fervoja stacio kaj flughaveno.

Poŝtkarto sendita de J. Kutkov, Perm en 1927
Poŝtkarto sendita de J. Kutkov, Perm (dorsflanko)

Esperanto en Permjo

Nun en Perm mankas oficiala Esperanto-klubo, sed funkcias neregistrita kaj sennoma grupo de geesperantistoj. Tamen dum multaj jaroj en la urbo ekzistis Perma Esperanto-klubo.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj