La Pensilvania Kanalo (foje Pensilvania Kanalsistemo) estis kompleksa sistemo de transportaj infrastrukturoj kiel kanaloj, akvobaraĵoj, kluzoj, rimorkejoj, akveduktoj kaj viaduktoj. Tiu kanalsistemo estis konstruita kaj kunigita laŭlonge de kelkaj jardekoj starte en 1824, nome jaron de la unua permesleĝo kaj buĝeto. Tio estas komparebla kun la unua uzo de fervojo en Nordameriko nome en la jaro 1826, kaj la gazetaro kaj la Pensilvania Asembleo de 1824 postulis la terminon de proponitaj vojrajtoj ĉefe por la kanaloj de la Ĉefa Linio de Publikaj Vorkoj konstruita je la suda parto de Pensilvanio.
Aprobita en la epoko kiam fervojoj estis ekintaj, la fokuso de la leĝo estis krei, pere de kanalsistemo, la kapablon navige transporti grocojn kaj konekti Filadelfion kun Picburgo kaj, pli grave, trans la ĵus kreskantaj merkatoj en la disvolviganta Nordokcidenta Teritorio atingita pere de la rivero Ohio, nuntempe nomata Mezokcidento.
Finita la vojsistemo en 1834, la veturo el Filadelfio al Pitsburgo povis esti farita en 3–5 tagoj, depende de la veterkondiĉoj.