Peipsiääre

Peipsiääre estas kampara komunumo de Estonio en la distrikto Tartu. La komunumo situas rekte borde de la lago Peipsi, la kvina plej granda lago de Eŭropo, kies orienta parto jam apartenas al Rusio.

Peipsiääre
malurba komunumo de Estonio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Lando Estonio
DistriktoTartumaa
Demografio
Loĝantaro5 059  (2023) [+]
Loĝdenso8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 27° 13′ O (mapo)58.54555627.21472258° 33′ N, 27° 13′ O (mapo) [+]
Areo652,16 km² (65 216 ha) [+]
Peipsiääre (Estonio)
Peipsiääre (Estonio)
DEC
Situo de Peipsiääre

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Peipsiääre Parish [+]
vdr

Antaŭ administra reformo en 2017, Peipsiääre havis areon de 31 km² kun en 2010 havis 831 loĝantojn. Kun la kunfandiĝo kun la urbo Kallaste kaj la kamparaj komunumoj Alatskivi, Pala kaj Vara, la areo kreskis al 652 km² kaj la nombro da loĝantoj laŭ la stato de januaro 2020 kreskis al 5458. En la antaŭa komunumo Pala cetere en 2012 okazis la 48-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. En Alatskivi en 1864 naskiĝis la posta estona poeto Juhan Liiv - lia verkaĵo Al Abelujo Ĝi Flugas en 1980, post lia morto, ankaŭ aperis en Esperanto, tradukite de Hilda Dresen.