Paweł Wieczorkiewicz

Paweł Piotr WIECZORKIEWICZ (naskiĝis la 2-an de julio 1948 en Varsovio, mortis la 23-an de marto 2009 samloke) – pola historiisto, sovetologo, mar-tema spertulo, profesoro de homa scienco, kontraŭa al politika ĝusteco.

Paweł Wieczorkiewicz
Persona informo
Paweł Wieczorkiewicz
Naskiĝo2-an de julio 1948 (1948-07-02)
en Varsovio
Morto23-an de marto 2009 (2009-03-23) (60-jaraĝa)
en Varsovio
TomboArmea Tombejo Powązki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvojpola vd
ŜtatanecoPollando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materUniversitato de Varsovio Redakti la valoron en Wikidata vd
PartioPola Unuiĝinta Laborista Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
PatroBronisław Wieczorkiewicz (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oLidia Milka-Wieczorkiewicz Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupohistoriisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo

En 1971 finis studojn ĉe Historia Fakultato de Varsovia Universitato verkante magistraĵon pri Rusa Imperia Mararmeo 1905–1914. En la sama altlernejo doktoriĝis en 1976 pri la temo Rusa politiko rilate al Kongresa Pollando en la jaroj 1909–1914 kaj habilitiĝis en 1993 pri la disertaĵo Granda purigo kaj Ruĝa Armeo. En 2004 ricevis sciencan titolon de profesoro pri la homa scienco.

Plurjara membro de la estraro de Pola Historia Societo, kunlaboranto de Militista Oficejo de Historiaj Esploroj.

En 1971 iĝis membro de Pola Unuiĝinta Laborista Partio. Dum la milita stato en Pollando forlasis la partion por povi helpi al aliaj personoj, ekz. al Jan Żaryn. Malgraŭ tio apogis plenan lustracion.

Aŭtoro de historiaj tekstoj kaj ankaŭ rilatantaj al aktuala publika disputo en pluraj gazetoj, revuoj kaj radio, kiel ekz.: "Rzeczpospolita", "Wprost", "Nasz Dziennik", Polskie Radio.

Konvinkoj

Liaj konvinkoj estis firmaj kaj ne ĉiam akceptataj. Kiel konanto de Sovetunio kontraŭstaris al senkulpigado de komunismo, la Ruĝan Aremon konsideris okupacia, kaj komunistajn krimojn egaligis al la naziismaj. Publike agnoskis, ke ne konsentis kun perdo por Pollando de Lvovo kaj Vilno.

Elektitaj publikaĵoj

  • Sprawa Tuchaczewskiego (La afero de Tuĥaĉevskij), 1994, 2012, 2019.
  • Historia wojen morskich (Historio de marmilitoj), volumoj 1–2. Varsovio 1995. ​ISBN 1-85917-030-7​.
  • Polska. Dzieje polityczne ostatnich dwustu lat (Pollando. Politika historio de la lastaj ducent jaroj), Varsovio 1997
  • Łańcuch śmierci: czystka w Armii Czerwonej 1937–1939 (Mortoĉeno. Purigo en Ruĝa Armeo 1937-1939), Varsovio 2001. ​ISBN 83-88794-71-X​.[24]

Eksteraj ligiloj