Pavio

komunumo de Italio

Pavio (itale Pavia [paVIa]) estas urbo (ĉ. 70 000 loĝantoj) en norda Italujo, en la regiono Lombardujo, ĉe la rivero Tiĉino proksime de ĝia konfluo en Padon.
Pavio estas industria urbo (fakoj tekstila, metalmekanika, nutraĵa).

Pavio
komunumo de Italio
Ŝtato Italio
Regiono Lombardio
ProvincoPV Pavia
Geografia situo, 9° 9′ O (mapo)45.1833333333339.1545° 11′ N, 9° 9′ O (mapo)
Alto super marnivelo77 m
Areo62 km²
Loĝantaro70 636 (2023)
Loĝdenso1117 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj
PatronoSiro de Pavia
Festa tago9-a de decembro
Nomo de loĝantojpavesi
Poŝtkodo27100
Imposta kodoG388
Kodo laŭ ISTAT018110
Telefona prefikso0382
Retpaĝohttp://www.comune.pv.it Pavia/
Loko en mapo

Map

vdr
Situo

Pavio estis ĉefurbo de la Langobarda Reĝlando. En 1359 la Visconti konkeris ĝin. En 1525 imperiestro Karolo la 5-a venkis kaj kaptis Franciskon la 1-an de Francujo en la Batalo de Pavio.

Vidindaĵoj

Estas fama universitato fondita en 1361. Aliaj vidindaĵoj estas la kastelo de la familio Visconti [visKONti] (15-a jc.), la romanika preĝejo San Michele [san miKEle] (Sankta Miĥael), la lombardstila preĝejo San Pietro [san PJEtro] (Sankta Petro), kie ripozas la korpo de Sankta Aŭgusteno, kaj, ekstere de la urbo, la renoma kartuzio.

Servoj

Famaj lokanoj

Partneraj urboj

Bildaro