Paul Huf

Paul Eduard Bram (Paul) HUF (Amsterdamo, 14-a de marto 1924Amsterdamo, 9-a de januaro 2002) estis nederlanda fotisto.

Paul Huf
Paul Huf & Walter Kolm-Veltée (1951)
Paul Huf & Walter Kolm-Veltée (1951)
Persona informo
Naskiĝo14-an de marto 1924 (1924-03-14)
en Amsterdamo
Morto9-an de januaro 2002 (2002-01-09) (77-jaraĝa)
en Amsterdamo
ŜtatanecoReĝlando de Nederlando Redakti la valoron en Wikidata
Familio
PatroPaul Huf (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
InfanoPeter Paul Huf (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupofotisto
desegnisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Paul Huf - filo de la aktoro Paul Huf patro kaj Emmy de Beneditty - estis dum jaroj 'la ĉeffiguro' de la nederlanda fotografio. Li komencis en 1946 kiel fotografisto ĉe la teatra ensemblo Comedia. Enscenigitaj studiobildoj, portretoj, reklamokampanjoj, modoreporteraĵoj, li estis ĉiofaranto.Dum la 1950-aj jaroj Huf disfamiĝis ĉar li faris portretojn de Reĝino Juliana kaj Princo Bernardo. Ankaŭ la fotoj en la dum jardekoj iranta reklamokampanjo Vakmanschap is Meesterschap (Fakuleco estas Majstreco) de la biermarko Grolsch estis de li faritaj.

Li estis entombigita sur la tombejo Zorgvlied en Amsterdamo en la tombo de siaj gepatroj.