Patrina mortindico

morto kaŭzita de gravedeco

Patrina mortopatrina mortindico estas difinita de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) kiel "la morto de virino ĉu graveda ĉu ĝis 42 tagoj de la gravedfino, senrilate al la daŭro kaj loko de la gravedo, pro ajna kaŭzo rilata al aŭ komplikita pro la gravedo aŭ ties administrado sed ne pro akcidentaj aŭ incidentaj okazigoj."[1][2] Tiuj patrinaj mortindicoj estas dividitaj en du kategorioj: rektaj naskomortoj kaj nerektaj naskomortoj. Tiuj lastaj estas mortoj pri kiuj estis antaŭekzistanta malsano kiu estis pligravigita pro la gravedo. Alia klasigo de MOS estas gravedrilataj mortoj kio inkludas kaj rektajn kaj nerektajn mortojn kiuj okazas post 42 tagoj de la gravedfino sed antaŭ unu jaro de la nasko.[3]

La Loĝantarfonduso de Unuiĝintaj Nacioj (UNFPA) ĉirkaŭkalkulis, ke 303 000 virinoj mortis pro graved- aŭ nask-rilataj kaŭzoj en 2015.[4] Tiu kaŭzoj gamas el postnaska sangado ĝis distokio,[5] por kio okazas tre multe efektivaj intervenoj. Ĉar virinoj akiris aliron al familiplanado kaj naskohelpantoj kio malpliigas la neceson de urĝa naskozorgo, la tutmonda patrina mortindico falis el 385 patrinmortoj por 100 000 senmortaj naskoj en 1990 ĝis 216 mortoj por 100 000 senmortaj naskoj en 2015, kaj multaj landoj duonigis siajn patrinajn mortindicojn en la lastaj 10 jaroj.[4]

Notoj

Bibliografio