Paolo Riccio

Paŭlo Riĉo (1480-1541) estis humanisto, filozofo, hebreisto, kabalisto, privata kuracisto de Maksimiliano la 1-a (1459-1519) kaj Ferdinando la 1-a (1503-1564), profesoro pri filozofio en la Universitato de Pavio, lernanto de Pietro Pomponazzi (1462-1525), frato de Agostino Ricci[1]. Riĉo estis tre influita de la astrologio kaj la Kabalo. Johannes Eck (1486-1543) kreis polemikon kun li pro la ekzistado de vivo en la stelaj korpoj. Erasmo de Roterdamo (1467-1536) tre alte estimis lin, kaj lin defendis kaj liajn sekvantojn kontraŭ la atako de Stefano la presbitero[2][3].

Paolo Riccio
(1480-1541)
Mezepoka manuskripto montranta kunsidon de doktoroj en la Universitato de Parizo
Mezepoka manuskripto montranta kunsidon de doktoroj en la Universitato de Parizo
Persona informo
Naskiĝo1480
en Trento
Morto1541
en Innsbruck,  Aŭstrio
Lingvojlatina vd
ŜtatanecoGermanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materUniversitato de Pavio
Universitato de Padovo
Universitato de Ferrara
Universitato de Bolonjo
Universitato de Mantovo
Familio
InfanojHieronym Sprinzenstein (en) Traduki, Franz Sprinzenstein (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupotradukisto
kuracisto
teologo
filozofo
verkisto
universitata instruisto
astrologo
matematikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Kiel la plej multaj konvertiĝintoj al judismo, Riĉo provis persvadi la judojn pri la vero de la evangelioj. Krom tio, li avertis la kristanajn naciojn por unuigi la klopodojn kontraŭ la turkojn, kiuj tiam estis la teroro de Eŭropo. La verko plej konata de Riĉo estas De Porta Lucis R. Josephi Gecatilia (Aŭgsburgo, 1516). Hieronimo Riĉo (1518-1549), filo de Paŭlo Riĉo, sendis kopion de ĉi-verko al Johannes Reuchlin (1455-1522), kiu uzis ĝin en la kompilado de sia "De Arte Cabbalistica"[4].

Selektita verkaro

Fernando la 1-a donis al li la Kastelon Sprinzenstein, en Supra Aŭstrio

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj


Portalo pri Aŭstrio
Portalo pri Homoj
Portalo pri Humanismo