Palestrina

komunumo de Italio
(Alidirektita el Palestrina (Latium))

Palestrina estas komunumo de centra Italio. Ĝi situas en la regiono Latio kaj en la provinco Romo, kiu ekde 2015 havas novan nomon metropola urbo Romo. Komence de 2023 en la komunumo vivis 22 063 loĝantoj sur areo de 47,02 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 469 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la martiro Agapitus (Agapeto) de Palestrina, mortigita en la urbo je la aĝo de 14 aŭ 15 jaroj en la jaro 273, kies memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Castel San Pietro Romano, Cave, Gallicano nel Lazio, Rocca di Cave, Romo, San Cesareo, Valmontone, Zagarolo, Rocca Priora, Labico kaj Artena.

Palestrina
Palestrina
komunumo de Italio
Ŝtato Italio
Regiono Latio
ProvincoRM Romo
Geografia situo, 12° 54′ O (mapo)41.83333333333312.941° 50′ N, 12° 54′ O (mapo)
Alto super marnivelo450 m
Areo46 km²
Loĝantaro22 063 (2023)
Loĝdenso469 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumojArtena, Castel San Pietro Romano, Cave, Gallicano nel Lazio, Labico, Rocca di Cave, Rocca Priora, Roma, San Cesareo, Valmontone kaj Zagarolo
Patronomartiro Agapitus de Palestrina
Festa tago18-a de aŭgusto
Nomo de loĝantojpalestrinesiPrenestini
Poŝtkodo00036
Imposta kodoG274
Kodo laŭ ISTAT058074
Telefona prefikso06
RetpaĝoOficiala retejo
Loko en mapo

Map

vdr
panoramo
la centra placo reĝino Margerita

Ĝi estas la hejmo de grava antikva mozaiko de la Nilo.

Famuloj

Eksteraj ligiloj