Palaco Chaillot

La palaco Chaillot [ŝajo] (franclingve palais de Chaillot) estas palaco lokita en la 16-a arondismento de Parizo, ĉe la placo Trocadéro kaj sur la monteto Chaillot. Ĝi frontas la Eiffel-Turon, lokitan ĉe la alia bordo de la Sejno, laŭ belega perspektivo.

Palaco Chaillot
Palais de Chaillot
palaco
kultura institucio Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Konstrustilonovklasika arkitekturo vd
ArkitektoLéon Azéma • Louis-Hippolyte Boileau • Jacques Carlu vd
LandoFrancio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo16-a arondismento de Parizo
Situanta surPlace du Trocadéro • Avenuo Prezidento Wilson • avenue Albert-de-Mun • rue Benjamin-Franklin
Poŝtkodo75016
Situo
Geografia situo, 2° 17′ 17″ O (mapo)48.862342.2880748° 51′ 44″ N, 2° 17′ 17″ O (mapo) [+]
Palaco Chaillot (Parizo)
Palaco Chaillot (Parizo)
DEC
Situo de Palaco Chaillot
Map
Palaco Chaillot
Retejohttps://en.parisinfo.com/paris-museum-monument/118358/Palais-de-Chaillot
vdr
vidaĵo de la palaco kaj la ĝardenoj de Trocadéro de la Eiffel-Turo en 2016

La palaco estis konstruita okaze de la Internacia Ekspozicio de 1937, fare de la arkitektoj Léon Azéma, Jacques Carlu kaj Louis-Hippolyte Boileau, cele al la anstataŭigo de antaŭa palaco. Ĝi gastigas plurajn muzeojn, inkluzive de la

  • Muzeo de Homo aŭ de la
  • Nacia muzeo de la ŝiparo.

Ankaŭ troviĝas tie la Nacia teatrejo de Chaillot.

En tiu palaco subskribis la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj je la 10-a de decembro 1948 la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj.

Vidu ankaŭ


palaco Chaillot