Pajarón

Pajarón [paĥaRON] (Birdego) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Pajarón
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
LandoHispanio
RegionoKastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo16...
Politiko
UrbestroSofía Gómez Zafrilla
Demografio
Loĝantaro84  (2016)
Loĝdenso1,6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 1° 47′ U (mapo)39.9575-1.783055555555639° 57′ N, 1° 47′ U (mapo) [+]
Alto1 040 m [+]
Areo52,61 km² (5 261 ha)
HorzonoUTC+01:00 [+]
Pajarón (Provinco Kvenko)
Pajarón (Provinco Kvenko)
DEC
Situo de Pajarón
Pajarón (Hispanio)
Pajarón (Hispanio)
DEC
Situo de Pajarón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pajarón [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Loĝantoj

La lokano nomiĝas "pajaronero". La censita loĝantaro en 2016 estis de 84 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,6 loĝ/km².

Situo

Pajarón estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la orienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 1,051 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 52,61 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°57′27″N 1°46′59″Ok.

Historio

Vido de la ruinoj de la kastel-turo de Pajarón, celo de la batalo de 1289, kun detalo de la interno (2017).

En 1289 okazis batalo ĉe Pajarón inter kastilianoj kaj aragonanoj.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Pajarón, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Pajarón kie oni alvenis al la nunaj 84. Fakte la loĝantaro duoniĝis dum la lastaj tri jardekoj.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj, ĉefe pro proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Bildaro

Vidu ankaŭ