Pacifikaj insuloj

geografia regiono konsistanta el la insuloj Pacifiko

La Pacifikaj insulojinsuletoj de Pacifiko estas 20,000 al 30,000 insuloj en la Pacifika Oceano.

Pacifikaj insuloj
regiono, grupo de insuloj [+]

AkvejoPacifika oceano

Nombro de insularoj20000 ĝis 30000
vdr
Pacifikinsulestroj, ĉiuj membroj de la Pacifikinsula Forumo, je kunsido en Samoo kun la usona Sekretariino de Ŝtato Condoleezza Rice (centre), 26a de Julio 2008.
Tri el la ĉefaj grupoj de insuloj en la Pacifika Oceano.

La Pacifikaj insuloj estas termino tro amplekse referata al la insuloj de la Pacifika Oceano. Depende el la kunteksto, ĝi povas referenci al landoj kaj insuloj de komunaj Aŭstroneziaj devenoj, insuloj iam aŭ nune koloniigitaj, aŭ al Oceanio.

Nomambigueco

La terminego Pacifikaj insuloj povas esti komprenata diversmaniere. Foje ĝi aludas nur al tiuj insuloj kovritaj de la geopolitika koncepto de Oceanio.[1][2] Laŭ kelkaj oftaj uzoj, la terminego Pacifikaj insuloj referencas al la insuloj de la Pacifika Oceano iam koloniigitaj de Britio, Francio, Nederlando, Usono kaj Japanio, kiaj la Pitkarna insularo, Tajvano, kaj Borneo.[3] Laŭ aliaj uzoj ĝi povas referenci al insuloj kun aŭstronezia heredo kiel Tajvano, Indonezio, Mikronezio, Polinezio, insuloj de Birmo, kiu trovis siajn genezojn en la kulturoj de Neolitiko de la insulo Tajvano.[4] Estas multaj alaij insuloj loke ene de la limoj de la Pacifika Oceano kiuj ne estas konsiderataj parto de Oceanio. Tiuj insuloj estas la Galapagoj de Ekvadoro; la Aleutaj Insuloj en Alasko, Usono; la Vankuvera Insulo en Kanado; la insuloj de Rusio nome Saĥalino kaj Kuriloj; la insula ŝtato Tajvano kaj aliaj insuloj de tiu ŝtato; la Filipinoj; insuloj en la Sudĉina Maro, kio inkludas la disputatajn Sudĉinajn Marinsulojn; plej el la insuloj de Indonezio; kaj la insula ŝtato Japanio, kio enhavas la Japanan insularon.

Pacifikaj insuloj laŭ areoj (ĉirkaŭ 10,000 kvadrataj kilometroj)

Tiu listo inkludas ĉiujn insulojn troviĝantajn en la geografia Pacifika Oceano, kun areo pli granda ol 10,000 kvadrataj kilometroj.

NameAreo (km2)Lando aŭ landojLoĝantaroLoĝdensecoNotoj
Novgvineo785,753Indonezio & Papuo-Novgvineo7,500,0009.544
Honŝuo227,960Japanio103,000,000451.8
Sulaveso174,600Indonezio18,455,000105.7
Suda Insulo145,836Novzelando1,038,6007.122
Norda Insulo111,583Novzelando3,393,90030.42
Luzono109,965Filipinoj48,520,000441.2
Mindanao104,530Filipinoj25,281,000241.9
Tasmanio90,758Aŭstralio514,7005.671
Hokkaido77,981Japanio5,474,00070.2
Saĥalino72,493Rusio580,0008.001
Tajvano35,883Tajvano23,000,000641
Kjuŝuo35,640Japanio13,231,000371.2
Hainano35,400Ĉinio8,900,000251.4
Nova Britio35,145Papuo-Novgvineo513,92614.62
Vankuvera Insulo31,285Kanado759,36624.27
Ŝikoku18,800Japanio4,141,955220.3
Novkaledonio16,648Francio208,70912.54
Palavano12,189Filipinoj430,00035.28
Viti Levu10,531Fiĝioj600,00056.97
Havajo10,434Usono185,07917.74

Vidu ankaŭ

Referencoj

Fonto

  • William Collins Sons & Co Ltd (1983), Collins Atlas of the World (revised 1995 ed.), London W6 8JB: HarperCollins, (ISBN 0-00-448227-1)