PostSomera KlaĉKunveno

(Alidirektita el PSKK)

PostSomera KlaĉKunveno (PSKK) estis junulara kaj familia Esperanto-renkontiĝo organizata de 1996 ĝis 2011 de FLEJA kaj NEJ en Benelukso. Ekde la jaro 2012 ĝian tradicion daŭrigas la renkontiĝo KKPS okazanta en Nederlando.

PSKK
NomoPostSomera KlaĉKunveno
RegionoBelgio (Flandrio)
Periodoaŭtuno
OrganizantoFLEJA
Ekzistas ekde1996
Celgrupojunularo kaj junaj familioj
Informa retpaĝoPSKK-paĝo
vdr

Bazaj informoj

Lokoj

Dum en la unua periodo estis kelkaj PSKK-oj, kiuj okazis en Nederlando, poste ili okazas ĉiam en Belgio.

Datoj

Laŭ sia nomo, PSKK okazas post somero (sed ja antaŭ vintro), do en aŭtuno.La datoj de PSKK varias de jaro al jaro, sed ili estas de septembro ĝis novembro.Komenciĝo de PSKK estas en vendredo, kaj finiĝo en la sekva dimanĉo.

Programo

Dum PSKK oni interalie postĝuas la somerajn aranĝojn kaj antaŭĝojas la vintrajn.Estas interŝanĝo de fotoj, oni rakontas, prelegas, ktp.Pluraj eroj en la programo jam estas konsidereblaj tradiciaj,inter ili ekz. la ekskurso kaj la danckurso.

  • Ekskursoj
Gvidata vizito al la urbo aŭ komunumo kie okazas PSKK.
  • Distra
Danckurso de Bart Demeyere.

Listo de la PSKK-oj

PSKKJaro/DatojUrboTemoAliĝintoj
16a PSKK2011-11-25/11-27Olmen 
15a PSKK2010-10-15/10-17Olmen 
14a PSKK2009-10-30/11-02Zutendaal 
13a PSKK2008-10-31/11-02Zutendaal 
12a PSKK2007-10-31/11-04Zelem (Halen) (72?) (>5 landoj)
11a PSKK2006-09-22/24Lokeren 45 (4 landoj)
10a PSKK2005-10-21/23Zutendaal 57 (7 landoj)
9a PSKK2004-10-29/11-01IproHalloween50 (6 landoj)
8a PSKK2003-10-24/26Namuro 50
7a PSKK2002-09-20/22Ronse 25
6a PSKK2001-09-14/16Essen  
5a PSKK2000-11-17/19Beverlo (NL)  
4a PSKK1999-10-22/24Nieuwpoort-Bad  
3a PSKK1998-10-16/18Mol  
2a PSKK1997-10-10/12Bennekom (NL)  
1a PSKK1996-10-18/20Nijmegen (NL)  

Vidu ankaŭ