Pál Rózsa (komponisto)
Pál Rózsa [rOĵa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rózsa Pál estas hungara komponisto, kemiisto.
Pál Rózsa | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de marto 1946 (78-jaraĝa) en Szombathely |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | komponisto violonisto ![]() |
Pál Rózsa [1][rompita ligilo] naskiĝis la 14-an de marto 1946 en Szombathely.
Biografio
Pál Rózsa frekventis mezlernejon en Kaposvár, sed li aĝis 6, kiam li komencis lerni violonoludon. Li akiris kemian diplomon en Moskvo en 1970. Post siaj studoj li laboris en diversaj industriaj aŭ komercaj laborejoj. Li atingis la unuajn lokojn en komponistaj konkursoj en Danio kaj Venezuelo en 1982. Ekde 1986 li vivtenas sin nur el komponado. Pli frue li lernis komponadon private de Sándor Szokolay kaj Zsolt Durkó. Li komponas ekzemple operojn, konĉertojn, korusajn muzikaĵojn. Ili estis prezentitaj ne nur en Hungario, sed ankaŭ eksterlande.
Elektitaj kontribuoj
- Simfonio nr. 3, op. 33 (1983)
- Ludas Matyi (1999) - laŭ poemo de Mihály Fazekas kun teksto de László Kaiser
- Duet for two marimbas (2008)
- Etűdök ütőkre (2013)
Fontoj
- hungarlingva biografio kun fotoj Arkivigite je 2016-04-10 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojAlgoritmo de LuhnEsperantoHarvey-saŭcoDua MondmilitoVikipedioHelpo:EnhavoUzanto:男神輿/provejoVikipedio:KontaktojKategorioVikipedio:MalgarantioPortalo:KomunumoVikipedio:DiskutejoUzanto:DominikFajliloFlava galioVikipedio:Forigendaj artikolojHiphopoVikipedio:AktualaĵojAmiotrofa lateralsklerozoSeksumadoMilena VelbaSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioGiorgia MeloniBottropEjakuloPetr SepéšiDistrikto Borkenre4v1UsonoCharles Antoine Houdar de La MotteEmscher-KooperativoXXXTentacionValutoKrystyna Łuczak-Surówka