Oriolus

Orioloj estas koloraj paserinaj birdoj de la Malnova Mondo kaj de la familio de Orioledoj kaj genro Oriolus. Ili ne estas rilataj al la Amerikaj orioloj, kiuj estas de la familio de Ikteredoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orioloj
Nigronuka oriolo
Biologia klasado
Regno:Animaloj Animalia
Filumo:Ĥorduloj Chordata
Klaso:Birdoj Aves
Ordo:Paseroformaj Passeriformes
Familio:Orioledoj Oriolidae
Genro:Oriolus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La orioloj estas ĉefe tropika grupo de la Malnova Mondo, kvankam unu specio reproduktiĝas en pli mezvarmaj regionoj.

Oni proponis, ke aliaj genroj eliru el Oriolus. Ekzemple, La specioj de Afrikaj nigrokapuloj estas foje lokitaj en la genro Baruffius. La familio distribuiĝas tra Afriko, Eŭropo, Azio suben ĝis Aŭstralio. La malmultaj specioj nestumantaj en mezvarmaj regionoj estas migrantaj, kaj kelkaj tropikaj specioj faras ankaŭ sezonajn movojn.

Aspekto

La orioloj estas mezgrandaj paserinoj, ĉirkaŭ 20–30 cm longaj, kaj la inoj estas iomete pli malgrandaj ol la maskloj. La beko estas iomete kurba kaj hokoforma, kaj, escepte ĉe la Figbirdo, tiom longa kiom la kapo. La plumaro de plej parto de specioj estas brila kaj bombasta, kvankam la inoj ofte havas pli senkolorajn plumarojn ol la maskloj. La plumaro de multaj aŭstralaziaj orioloj mimetismas tiujn de la friarbirdoj (genro de grandaj mielmanĝuloj), probable por malpliigi agreson kontraŭ la plej malgrandaj orioloj.[1]La koloroj de ties plumaro estas nigra, flava kaj verda ĉefe, sed kelkaj specioj montras iom da purpuro aŭ avelkoloro; krome inoj estas ĝenerale iom pli senkoloraj kaj striaj.

Kutimoj

Orioloj estas arboremaj kaj kutime manĝas en la folikupolo. Multaj specioj povas survivi en malferma arbaro, kvankam kelkaj loĝas en fermaj arbaroj. Ili estas oportunemaj ĉiomanĝantoj, kaj la ĉefaj komponantoj de ilia dieto estas fruktoj, beroj kaj artropodoj.

Orioloj estas monogamaj, kiuj reproduktiĝas per teritoriaj paroj (kvankam la Figbirdo reproduktiĝas en izolitaj kolonioj). Nestolokojn povas elekti ĉe agresemaj specioj kiel drongoj, laniedoj aŭ friarbirdoj, kiuj havigas iom da protektado. La nesto estas profunda pokalo hokita kiel hamako el branĉo. La ino demetas kutime 2 aŭ 3 ovojn, sed foje eĉ ĝis ses.

Specioj

  • Ora oriolo aŭ pli simple Oriolo, Oriolus oriolus
  • Bruna oriolo, Oriolus szalayi
  • Halmahera oriolo, Oriolus phaeochromus
  • Cerama oriolo, Oriolus forsteni
  • Burua oriolo, Oriolus bouroensis
  • Timora oriolo, Oriolus viridifuscus
  • Olivdorsa oriolo aŭ Blankventra oriolo, Oriolus sagittattus
  • Verda oriolo aŭ Verda oriolo, Oriolus flavocinctus
  • Malhelgorĝa oriolo, Oriolus xanthonotus
  • Blankbrida oriolo, Oriolus albiloris
  • Izabela oriolo, Oriolus isabellae
  • Afrika ororiolo, Oriolus auratus
  • Nigranuka oriolo, Oriolus chinensis
  • Verdkapa oriolo, Oriolus chlorocephalus
  • Grandbeka oriolo, Oriolus crassirostris
  • Okcidenta nigrakapa oriolo, Oriolus brachyrhynchus
  • Arbaroriolo, Oriolus monacha
  • Nigrakapa oriolo, Oriolus larvatus
  • Nigraflugila oriolo, Oriolus nigripennis
  • Nigrakapuĉa oriolo, Oriolus xanthornus
  • Nigra oriolo, Oriolus hosii
  • Nigraskarlata oriolo, Oriolus cruentus
  • Grenatoriolo, Oriolus trailili [2]
  • Arĝentoriolo, Oriolus mellianus
  • Nigravosta oriolo, Oriolus percivali
  • Filipina oriolo, Oriolus steerii
  • Maldikbeka oriolo, Oriole tenuirostris

Referencoj