Ordenregularo
Ordena regularo estas la skriba fundamento je la fondado de religiaj ordenoj pri celoj, kondutomanieroj kaj reguloj. La regularo unualinie koncernas la monaĥan vivmanieron.
Bazo de ordenregularo en la kristanisma kampo estas plejofte la observado de la evangeliaj konsiloj: malriĉeco (komuna posedaĵo), fraŭleco kaj obeo. Alvenas la instrukcioj pri pieco, laboro kaj kunvivado. Krom tio ordena regularo plejofte ankaŭ entenas regulojn pri la novicado kaj la tempa sinsekvo de la ordena voto. La tekstado de unua kristanisma ordenregulo okazis fare de Paĥomo proksimume 325.
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojAlgoritmo de LuhnEsperantoHarvey-saŭcoDua MondmilitoVikipedioHelpo:EnhavoUzanto:男神輿/provejoVikipedio:KontaktojKategorioVikipedio:MalgarantioPortalo:KomunumoVikipedio:DiskutejoUzanto:DominikFajliloFlava galioVikipedio:Forigendaj artikolojHiphopoVikipedio:AktualaĵojAmiotrofa lateralsklerozoSeksumadoMilena VelbaSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioGiorgia MeloniBottropEjakuloPetr SepéšiDistrikto Borkenre4v1UsonoCharles Antoine Houdar de La MotteEmscher-KooperativoXXXTentacionValutoKrystyna Łuczak-Surówka