Ordeno de la Liberigo (Francio)

La Ordeno de la Liberigo estis kreita por rekompenci la personojn aŭ kolektivumojn, kiuj distingiĝis okaze de la liberigo de Francio okaze de la dua mondmilito. Dua nacia ordeno post la Honora Legio, akcepto en ĝi estis limigita al malgranda nombro de personoj, militaj unuoj kaj municipoj pro altvaloraj agoj okaze de la Liberigo de Francio.

Ordeno de la Liberigo
ordeno
Branĉoj• Companion of the Liberation vd
LandoFrancio
Fondita en16-a de novembro 1940
En TTTOficiala retejo vd
vdr
Ordeno de la Liberigo
Ordre de la Libération
Fronto
Kondiĉoj
Aljuĝanto Francio
TipoUnukategoria ordeno
Detaloj
StatoNe plu aljuĝata de 1946
MotoPatriam Servando Victoriam Tulit (esperante ?)
Statistikoj
Fondo16-a de novembro 1940 de Charles de Gaulle
Nombro1 061
Rilatoj kun aliaj distingoj
Suba distingoMilita medalo
Supera distingoHonora Legio
Unuatipa rubando (ĝis aŭgusto-septembro 1942)
Unuatipa rubando (ĝis aŭgusto-septembro 1942)
Duatipa rubando (post aŭgusto-septembro 1942)
Duatipa rubando (post aŭgusto-septembro 1942)
vdr

Historio

Post la batalo de Dakaro la 25-an de septembro 1940, la generalo De Gaulle malsukcesis varbi la Francan Okcidentan Afrikon (male al la Franca Ekvatora Afriko) kaj komprenis ke la liberigo de Francio estos longa. En tiu kunteksto, li kreis la ordenon de la Liberigo la 16-an de novembro 1940[1] en Brazzaville (Respubliko Kongo), por rekompenci la personojn aŭ kolektivumojn, kiuj distingiĝos por la Liberigo de Francio. La titoluloj de tiu ordeno nomiĝas "Kompanoj de la Liberigo"[2].

Ekde la 29-a de januaro 1941, la kvin unuaj kompanoj de la Liberigo estis nomumitaj kaj tiel konsistigis la unuan konsilion de la ordeno. Ili estis Henri Bouquillard, Félix Éboué, Emmanuel d'Harcourt, Edmond Popieul, kaj Georges Thierry d'Argenlieu. Li elpensis tiun ordenon kiel religian ordenon, nomumante kiel unua kanceliero admiralon d'Argenlieu, antaŭa respondeculo pri karmelanoj de Parizo[3].

Nur 1 038 personoj, 5 municipoj kaj 18 militaj unuoj eniris tiun ordenon inter januaro 1941 kaj januaro 1946.

Granda mastro de la ordeno

La generalo De Gaulle estis la sola kaj unika granda mastro de la ordeno. Li tre ŝatis tiun distingon, li ricevis la kolumon de granda mastro, simbolo de ties ofico, la 31-an de aŭgusto 1947. Li surhavis la kolumon de granda mastro de la ordeno sur sia oficiala foto de prezidanto de la Respubliko, anstataŭ la granda kolumo de Honora Legio.

La 9-an de novembro 1970, je la morto de generalo De Gaulle, la konsilio de la ordeno de la Liberigo decidis ke ne estos posteulo.

Kancelieroj de la ordeno

De januaro 1941 ĝis novembro 2012, ok kancelieroj sin sekvis :

  • Admiralo Georges Thierry d'Argenlieu (1941-1958)
  • Generalo François Ingold (1958-1962)
  • S-ro Claude Hettier de Boislambert (1962-1978)
  • Armegeneralo Jean Simon (1978-2002)
  • Armegeneralo Alain de Boissieu (2002-2006)
  • S-ro Pierre Messmer (2006-2007)
  • Profesoro François Jacob (2007-2011)
  • S-ro Fred Moore (de 2011)

Kompano de la Liberigo

1061 krucoj estis atribuitaj :

  • 1 038 al personoj,
  • 18 al militaj unuoj,
  • 5 al urboj.

Neniu kriterio pri aĝo, sekso, rango, origino kaj eĉ nacieco estis postulita. Nur valoro gravas kaj la escepta kvalito de la servoj, kiuj ne estas nur propraĵoj de armeaj unuoj.

En la dua mondmilito, la medalo estis tre ofte atribuita al persono per pseŭdonimo aŭ militidentigilo. Tio estis la kazo por Jean Moulin, por ekzemplo, kiu estis Kompano de la Liberigo, la 17-an de oktobro 1942, sub la nomo « Kaporalo Mercier » .

Personoj

El la 1 038 personoj ordenitaj per la kruco de la Liberigo, 65 estis murditaj antaŭ la fino d ela milito, kaj 260 ricevis ĝin postmorte.

Ses virinoj ricevis la krucon de la Liberigo.

  • Berty Albrecht
  • Laure Diebold
  • Marie Hackin
  • Marcelle Henry
  • Simone Michel-Lévy
  • Émilienne Moreau-Évrard

Nur Laure Diebold kaj Émilienne Moreau-Evrard vive eniris la ordenon, la kvar aliaj estis ordenitaj postmorte.

Militaj unuoj

Terarmeo

Insigno de la 2-a marŝbataliono de Ubangi-Ŝari (Franca Ekvatora Afriko)
  • 2-a marŝbataliono
  • 13-a duonbrigado de la Fremdula Legio
  • Bataliono de pacifika marinfanterio
  • Marŝregimento de Ĉado
  • 2-a kolonia regimento de infanterio
  • 1-a kolonia regimento de artilerio
  • 3-a kolonia regimento de artilerio
  • 1-a marŝregimento de marokaj spahioj
  • 501-a regimento de tankoj
  • 1-a regimento de paraŝutistoj de marinfanterio : kiel heredanto de la tradicioj de la 2-a regimento de paraŝutistaj ĉasistoj de la aerarmeo, ĝi rajtas surporti la honorŝnureton de la ordeno de la Liberigo.

Ŝiparo

  • Submarŝipo Rubis]]
  • Korveto Aconit]]
  • 1-a regimento de marmilitistoj

Aerarmeo

  • 1-a ĉasoskadrono
  • Ĉasoskadrono Normandio-Niemeno
  • Ĉasoskadro Loreno
  • Ĉasoskadro Francilio
  • Ĉasoskadro Alzaco

Urboj

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Vidu ankaŭ

  • Listo de la kompanoj de la Liberigo
  • Listo de la kancelieroj de la ordeno de la Liberigo
  • Militaj medaloj (Francio)

Eksteraj ligiloj

Portalo pri rekompencoj kaj distingoj
Portalo pri franca rezistado