Oqtay Mirqasımov
- Artikolo
- Diskuto
Iloj
Ĝenerale
Presi/elporti
En aliaj projektoj
Oqtay Mirqasımov | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | la 12-an de junio 1943(nun 1943-06-12) (81‑jara) en Bakuo, Azerbajĝana SSR | ||||
Ŝtataneco | Azerbajĝana Soveta Socialisma Respubliko Azerbajĝano Sovetunio ![]() | ||||
Alma mater | Tutrusia Ŝtata Instituto de Kinematografio ![]() | ||||
Familio | |||||
Patro | Mirasadulla Mirgasimov (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Ayan Mirqasımova (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro produktoro reĝisoro scenaristo filmreĝisoro produktoro ![]() | ||||
| |||||
| |||||
Sukcesis kiel | filma reĝisoro | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Oktaj Mirasedulla oglu MIRKASIMOV (azerbajĝane Oqtay Mirəsədulla oğlu Mirqasımov, ruse Октай Мираседулла оглу Мир-Касымов), ankaŭ literumata Oqtay Mir-Qasım (naskiĝis la 12-an de junio 1943(nun 1943-06-12) en Bakuo, Azerbajĝana SSR, do nun la 12-an de junio 1943(nun 1943-06-12) (81‑jara)-jara) estas azerbajĝana filma reĝisoro kaj scenaristo. En 2000 li honoriĝis per la titolo Popola Artisto de Azerbajĝano.
Post lernejaj jaroj en Bakuo, li de 1963 ĝis 1968 studis kinarton en la Tutrusia Ŝtata Universitato de Kinematografio en Moskvo. Post la reveno al Bakuo, li laboris en la respublika filma kooperativo Azərbaycanfilm de Azerbajĝana SSR. De tiam li kreis multajn kinejajn kaj televidajn artajn kaj dokumentajn filmojn. En 2015 li ricevis la azerbajĝanan kinan premion Cəfər Cabbarlı.
Interalie vekis internacian atenton lia filmo Qisas almadan ölmə. Keçmişdən məktublar. ("Morti en repaciĝo. Leteroj de la Pasinteco.") de 2014, en kiu rolis la germana aktoro Dieter Hallervorden.[1] La filmo estis prezentita en la nacia parlamento.[2][3]