Opatovice nad Labem

15° 47′ 21″ O / 50.14778 °N, 15.78917 °O / 50.14778; 15.78917 (mapo)

Municipo Opatovice nad Labem troviĝas 8 kilometrojn de Pardubice en Regiono Pardubice en Ĉeĥio. Komune kun vilaĝo Pohřebačka ĝi nun kreas unu administran kompleton kun 2 837 loĝantoj (2024).

Opatovice nad Labem
germane Opatowitz
municipo
Urbodomo en Opatovice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Opatovice nad Labem
ŜtatoĈeĥio Ĉeĥio
RegionoRegiono Pardubice
DistriktoDistrikto Pardubice
Administra municipoPardubice
Historia regionoBohemio
Konata lokoMonaĥejo Opatovice
RiverojElbo, Opatovický kanál
SituoOpatovice nad Labem
 - alteco225 m s. m.
 - koordinatoj50° 08′ 52″ N 15° 47′ 21″ O / 50.14778 °N, 15.78917 °O / 50.14778; 15.78917 (mapo)
Areo12,01 km² (1 201 ha)
Loĝantaro2 837 (2024)
Denseco236,22 loĝ./km²
TabuloOrientelba tabulo
Unua skribmencio1073
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo533 45
NUTS 3CZ053
NUTS 4CZ0532
NUTS 5CZ0532 575429
Katastraj teritorioj2
Partoj de municipo2
Bazaj setlejunuoj2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Opatovice nad Labem
Retpaĝo: www.opatovice-nad-labem.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hradec Králové, Vysoká nad Labem, Bukovina nad Labem, Čeperka, Hrobice kaj Libišany.

Historio

Unua noto aperas en fonda dokumento de benedikta monaĥejo en Opatovice en la jaro 1073.Arĥeologiaj trovaĵoj kaj esploroj dum pasintaj jardekoj atestas, ke tie ĉi estis setlejoj de slavaj gentoj eĉ antaŭe.

Monaĥejo Opatovice

Danke al la ĉeĥa reĝo Vratislav la 2-a venis kaj akiris terpecon sur la dekstra bordo de la rivero Labe Elbo monaĥoj de la benediktena ordeno. Surloke fondita monaĥejo estis laŭvice la sepa en Ĉeĥio. La plej elstara reprezentanto estis abato Neplach, emisaro de la imperiestro Karolo la 4-a.

La monaĥejo iĝis grava ekonomia centro de la regiono. Ekestis novaj konstruaĵoj – kanalo de Opatovice objektoj por mastrumado –ekzemple fiŝlagoj, bienegoj. Dum husana epoko estis la monaĥejo en la jaro 1421 totale detruita kaj neniam renovigita. La monaĥoj sukcesis fuĝi en Pollandon. Precizan lokon oni povas nur taksadi ĉe muelejo de sinjoro Morávek.

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 027
18801 328
18901 264
19001 592
19101 624
19211 498
JaroLoĝantoj
19301 856
19501 570
19611 943
19701 967
19802 072
19911 951
JaroLoĝantoj
20012 180
20142 502
20162 531
20172 524
20182 556
20192 585
JaroLoĝantoj
20202 598
20212 786
20222 652
20232 788
20242 837

Partoj de municipo

  • Opatovice nad Labem
  • Pohřebačka

Memorindaĵoj kaj vidindaĵoj

Preĝejo de Sankta Laŭrenco

Preĝejo de Sankta Laŭrenco

Dominanto de la vilaĝo, origine el la dua duono de la 13-a jarcento, rekonstruita en la jaro 1421. La preĝejo estas ununava kun kvadrata presbiterejo. La preĝejturon ornamas gotika ŝtona pinta piramido kun pinaklo.

Vojkruciĝo de aŭtostradoj

En la jaro 2009 estis malfermita la plej granda en meza Eŭropo, trietaĝa aŭtostrada vojkruciĝo.

Elektrejoj

Vaporelektrejo

Proksime de Opatovice nad Labem produktas elektroenergion granda vaporelektrejo, pere de granda tubaro ĝi provizas per hejtado-mediumo urbojn Pardubice kaj Hradec Králové. El Opatovický kanál, per nova kanalo estas la elektrejo provizata per akvo.

Vapor-elektrejo

Akvoelektrejo

Ĉe riverkluzo de la rivero Elbo situas malgranda akvo-elektrejo.

Famaj naskiĝintoj

Prof.PhDr.Emanuela Nohejlová – Prátová (1900-1995) – numismatikistino kaj historiistino

Eksteraj ligiloj