Ooststellingwerf kune kun Weststellingwerf estas parto de la Stellingwerven. Kvankam la municipo situas en Frislando, oni ĉefe parolas la nederlandan lingvon. Krom tio granda parto de la loĝantoj parolas la regionan dialekton Stellingwerfs, sed en la stratoj oni nur malofte aŭdas Stellingwerfs.
La municipo situas ĉe la limo kun la provinco Drenthe; en la limregiono, sudoriente de Appelscha situas la nacia parko Drents-Friese Wold, kie estas vastaj arbaroj kaj sablodisbloviĝejo, kiu nomiĝas Aekingerzand aŭ Kale Duinen (kalvaj dunoj). La plej alta punkto de la municipo estas la pinto de la Bosberg (arbarmonto) ĉe 26,6 m super marnivelo. Je la norda flanko de la municipo, inter Appelscha kaj Veenhuizen situas la naturregiono Fochteloërveen (torfmarĉejo de Fochteloo).