Ongole

urbo de Andra-Pradeŝo en Barato

Ongole (telugue ఒంగోలు) estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en subŝtato Andra-Pradeŝo, kie ĝi estas sidejo de la distrikto Prakasam. Ongole-brutaro (indiĝena raso de bovoj) derivis sian nomon de Ongole (vidu la foton!).

Ongole
urbo en Barato Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Ŝtato Barato
Subŝtato Andra-Pradeŝo
Poŝtkodo523001
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro204 746  (2011) [+]
Loĝdenso1 546 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 80° 3′ O (mapo)15.580.0515° 30′ N, 80° 3′ O (mapo) [+]
Alto20 m [+]
Areo132,45 km² (13 245 ha) [+]
HorzonoUTC + 05:30
Ongole (Andra-Pradeŝo)
Ongole (Andra-Pradeŝo)
DEC
Situo de Ongole
Ongole (Barato)
Ongole (Barato)
DEC
Situo de Ongole

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ongole [+]
vdr
Panoramo en Ongole

Geografio

Ongole etendiĝas sur la marborda ebenaĵo en alteco de 10 metrojn de la marnivelo kaj 15 kilometrojn de la Bengala Golfo. Ĉilakaluripet troviĝas 67, subŝtata ĉefurbo Amaravatio 118, Nellore 122, Vijayawada 130, Maĉilipatnam 138, Nandjal 170, Proddatur 182, Kurnul 211, Mumbajo 859, Kolkato 1175, tutlanda ĉefurbo Delhio 1489 kilometrojn (aere) [1].

Komunuma halo en Ongole

Demografio

Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 204 746 loĝantoj sur areo de 132,45 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 546 loĝantoj/km². La legopovo estas 83,04 %, signife pli alta, ol la ŝtata mezumo.

Historio

La historio de Ongole originas de 230 antaŭ Kristo. Ekde tiam diversaj dinastioj regis. La municipo estis deklarita en 1876 dum erao de britoj, la distrikto Ongole en 1970, sed estis renomita kiel Prakasam-distrikto post 2 jaroj. En 1946 fervoja akcidento okazis proksime de Ongole: la persona rapidtrajno koliziis kun vartrajno. 36 homoj mortis kaj 81 estis vunditaj.

Ekonomio

La agrikulturo estas la primara industrio de Ongole. Ĝi estas grava centro por la tabaka komerco en Andra-Pradeŝo. Komence oni minada granitojn.

Lingvoj

La telugua estas la oficiala lingvo en Ongole. La alia instrua lingvo estas la angla.

Edukado

En pluraj institutoj kaj kolegioj okazas la plej altnivela edukado en Ongole.

Klimato

La temperaturo en Ongole varias averaĝe inter 24-34 °C. Jare pluvas po 1009 mm. Inter julio-oktobro pli ofte pluvas, en februaro apenaŭ pluvas.

Trafiko

Ongole havas trairantan fervojan linion kaj 5 vojoj kuras al la urbego. Enurbe estas ankaŭ aŭtobusa stacidomo.

Vidindaĵoj