Omego (Ѡ ѡ aŭ Ѡ ѡ aŭ Ꙍ ꙍ, kursive: Ѡ ѡ aŭ Ѡ ѡ aŭ Ꙍ ꙍ) estas litero de kirilico. Nun ĝi estas uzata nur en la eklezia Slavono. Ѡ estas derivata de la minusklagreka litero Omego (Ω, ω). La litero signifas la mezmalvastan malantaŭan rondigitan vokalon [o].
La litero Ѡ povis aspekti iom diverse: , (larĝa omego) aŭ simile al la latina W: . Inter la cirilaj ciferoj Ѡ havas valoron 800. En glagolico al ĝi respektivas la litero , kiu havas la valoron 700.
De komence ne ekzistas bezono por uzado de la du literoj por la sama fonemo [o], kaj oni malofte uzis omegon kompare kun О, kiu devenas de la greka litero omikrono. Ofte oni uzis la literon Ѡ en la ligaturoѾ el la literoj Ѡ kaj Т. En la moderna eklezia Slavono ekzistas reguloj por la uzado de Ѡ.[1]
Teĥnika noto: Pro teĥnikaj limigoj iuj TTT-legiloj ne povas montri specialajn signojn, uzatajn en ĉi tiu artikolo. Tiaj signoj povas esti montritaj kiel kvadratetoj, demandosignoj aŭ aliaj sensencaj signoj depende de viaj TTT-legilo, operaciumo kaj instalitaj fontoj. Eĉ se via TTT-legilo kapablas interpreti UTF-8-n kaj vi instalis tiparon, kiu subtenas grandan diapazonon de Unikodo, vi eble bezonos uzi alian TTT-legilon, ĉar tiurilataj ebloj de TTT-legiloj ofte diferencas.