Olten (distrikto)

La distrikto Olten estas administra unuo de Kantono Soloturno. Ĝi havis 51 566 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Olten.

Distrikto Olten
Blazono de la distrikto Olten
Aro apud Olten
Mapo de la distrikto Olten
Distriktoj de Kantono Soloturno
Kantono Soloturno
ĈeflokoOlten
Geografia situo634861 / 244452 (mapo)47.357.947° 21′ N, 7° 54′ O; CH1903: 634861 / 244452 (mapo) f1

Map

Nombro de loĝantoj51566  (2010-12-31)
Areo80,60 km²
Loĝantardenseco640 loĝantoj/km²
Federacia Kodo1108
vdr

Geografio

La distrikto Olten situas ĉe la suda flanko de la Soloturna Ĵuraso ĉe la bordo de la rivero Aro. En Olten alfluas al Aro la rivero Dünnern. En la komunumo Däniken en oriento de la distrikto situas la nuklea centralo Gösgen.

Trafiko

Olten estas grava trafiknodo, ĉar kruciĝas tie ĉi la gravaj fervojlinioj de Zuriko al Berno, Zuriko al Soloturno kaj Lucerno al Bazelo. Same pasas tra la distrikto la svisa aŭtovojo A1 kaj la svisa aŭtovojo A2, kiu sur la distrikta teritorio dum kelkaj kilometroj unuiĝas.

Komunumoj de la distrikto Olten

La distrikto Olten konsistas (stato en 2011) el 15 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Olten estas la plej granda. Jen la listo:

BlazonoNomoLoĝantoj
(2010-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Boningen7052.822571
Däniken26925.372572
Dulliken47126.022573
Eppenberg-Wöschnau3091.892574
Fulenbach16344.472575
Gretzenbach24585.792576
Gunzgen16373.912578
Hägendorf458013.872579
Kappel SO29235.092580
Olten1717211.502581
Rickenbach SO8982.802582
Schönenwerd47193.772583
Starrkirch-Wil15981.832584
Walterswil SO7254.532585
Wangen ĉe Olten48046.942586
Totale155156680,601108

Historio

La distrikto Olten estiĝis el la voktejo Olten, kiu estis kreita en la jaro 1623, kiam partoj de la voktejo Gösgen estis apartigitaj kaj atribuitaj al la urbo Olten. Dum la tempe de la Helveta Respubliko la distrikto Olten estis gradigita per aldono de komunumoj, kiuj antaŭe apartenis al Gäu.[1]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj