Ollolai

komunumo de Italio

Ollolai - jen itale kaj sarde - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la insulo kaj administra regiono Sardio kaj al la provinco Nuoro. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 1 174 loĝantoj sur areo de 27,24 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 43 loĝantoj/km².

Ollolai
Ollolai
komunumo de Italio
Ŝtato Italio
Regiono Sardio
ProvincoNU Nuoro
Geografia situo, 9° 11′ O (mapo)40.1666666666679.183333333333340° 10′ N, 9° 11′ O (mapo)
Alto super marnivelo970 m
Areo27,34 km²
Loĝantaro1174 (2023)
Loĝdenso43 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumojGavoi, Mamoiada, Olzai, Ovodda, Sarule kaj Teti
PatronoĈefanĝelo Miĥaelo
Festa tago29-a de septembro
Nomo de loĝantojollolaesi (itale) aŭ ollolaèsos (sarde)
Poŝtkodo08020
Imposta kodoG044
Kodo laŭ ISTAT091056
Telefona prefikso0784
RetpaĝoOficiala retejo
Loko en mapo

Map

vdr
virino en tradicia vilaĝa kostumo

Kristana patrono estas la sankta Ĉefanĝelo Miĥaelo, kies memortago la 29-an de septembro sekve estas la komunuma festotago.

La komunumo situas en la geografia centro de la insulo. Najbaraj komunumoj estas Gavoi, Mamoiada, Olzai, Ovodda, Sarule kaj Teti.

En la komunumo oni registris en 2018 nederlandan televidserion pri kvin nederlandaj paroj kiuj aĉetis forlasitan domon por unu eŭro. La celo estis renovigi la domon kaj ekloĝi kaj labori tie.

Demografio

Ollolai havas proksimume 614 mastrumadajn unuojn. La nombro de loĝantoj malsupreniĝis dum la periodo 1991-2001 per 12 % laŭ datenoj el la dekjaraj popolnombradoj de ISTAT kaj de 1991 ĝis 2022 eĉ per 34 %.

JaroLoĝantoj
19911800
20011579
20171293
20221177

Naskiĝis en Ollolai

Eksteraj ligiloj