Olga Kameneva
Olga Davidovna Kameneva (ruse Ольга Давыдовна Каменева, ukraine Ольга Давидiвна Каменева; 1883 – 11a de Septembro 1941) (denaske Bronstein — Бронштейн) estis rusa bolŝevika revoluciulo kaj soveta politikisto. Ŝi estis la fratino de Leon Trocki kaj la unua edzino de Lev Kamenev.
Olga Kameneva | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1883 |
Morto | 11-an de septembro 1941 (58-jaraĝa) en Orjol |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Sovetunio |
Familio | |
Patro | David Bronstein (en) |
Patrino | Anna Bronstein (en) |
Frat(in)o | Lev Trockij |
Edz(in)o | Lev Kamenev |
Infano | Aleksandr Kamenev (en) |
Parencoj | Semen Semkovski (en) (unuaranga kuzo) |
Okupo | |
Okupo | salonestrino |
Ŝi estis de juda deveno, sed asimilta, tiele ke hejme oni parolis la rusan kaj la ukrainan, sed ne la jidan.[1] Ŝi sekvis sian edzon el 1908 al 1914, kiam ili revenis al Sankta Peterburgo, kie li redaktoris gazeton Pravda
Komence de 1918, post la Oktobra Revolucio de 1917, Kameneva estris en la Teatra Divizio (TEO) de la Popola Komisararo por Edukado. Labore kun Vsevolod Mejerhold, ŝi klopodis radikaligi rusajn teatrojn, fakte ŝtatigante ili sub bolŝevika kontrolo. Tamen, Mejerhold malsaniĝis pro tuberkulozo en Majo 1919 kaj li devis iri suden. Dum lia foresto, la komisarestro Anatolo Lunaĉarskij, akiris permeson de Lenino por ŝanĝi la registaran politikon favore al pli tradiciaj teatroj kaj maldungis Kameneva en Junio.[2]
Dum la 1920-aj jaroj ŝi zorgis pri propagandaj aferoj kaj kulturaj rilatoj kun eksterlando.[3] Pro tio ŝi zorgis pri akceptado de okcidentaj vizitantoj en Sovetunion, ekz. Le Corbusier[4] kaj Theodore Dreiser,[5] kaj reprezentis la Sovetunion ĉe la festoj en Vieno rememorantaj la centjariĝon de la morto de Ludwig van Beethoven en Marto–Aprilo 1927.[6]
Ĉirkaŭ la 1930-aj jaroj ŝi taj sia tuta familio estis arestita kaj ekzekutita fare de la stalinismaj persekutoj.