Oberzent

Oberzent estas urba komunumo en centra Germanio, kiu ekestis la 1-a de januaro 2018 per kunigo de la antaŭa urbo Beerfelden kun la apudaj komunumoj Hesseneck, Rothenberg kaj Sensbachtal . Ĝi situas en la distrikto Odenwald, kiu havas sian nomon de la mezalta montaro Odenvaldo, en la federacia lando Hesio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 10280 loĝantojn. Pro la kunigo la urbo iĝis la laŭ areo tria plej granda urbo de Hesio, post Frankfurto ĉe Majno kaj Wiesbaden.

Oberzent
Blazono
Oberzent (Germanio)
Oberzent (Germanio)
DEC

Map

Flago
urba komunumo de Germanio • urbeto
Administrado
Federacia landoHesio
DistriktaroDistriktaro Darmstadt
DistriktoDistrikto Odenwald
Urborajtojjes
Telefona antaŭkodo06068, 06276, 06275
Poŝtkodo64743
Aŭtomobila kodoERB
Oficiala Municipokodo06437016
Politiko
KomunumestroChristian Kehrer (senpartia)
Adreso de la administrejoMetzkeil 1
64743 Oberzent
Demografio
Loĝantaro10280 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo, 8° 58′ O (mapo)49.566666678.9666666749° 34′ N, 8° 58′ O (mapo)
Alto super la marnivelo415 m
Areo165,59 km²
Oficiala retejohttps://www.stadt-oberzent.de/
vdr

En la urbeto, kiun ĉirkaŭas arbaroj de la mezalta montaro Odenwald, fontas la rivereto Mümling, kiu de tie fluas norden kaj poste orienten en la Majnon.

fonto de la rivereto Mümling en Beerfelden


Divido

La urbo konsistas el la jenaj 19 partoj:

  • Airlenbach
  • Beerfelden
  • Etzean
  • Falken-Gesäß
  • Finkenbach
  • Gammelsbach
  • Hebstahl
  • Hesselbach
  • Hetzbach
  • Hinterbach
  • Kailbach
  • Kortelshütte
  • Ober-Hainbrunn
  • Ober-Sensbach
  • Olfen
  • Raubach
  • Rothenberg
  • Schöllenbach
  • Unter-Sensbach

Eksteraj ligiloj