Nord-Irlando

parto de la Unuiĝinta Reĝlando kiu situas sur la insulo Irlando
(Alidirektita el Nord-irlando)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri parto de Unuiĝinta Reĝlando. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Irlando (apartigilo).

Nord-Irlando estas tiu parto de la Unuiĝinta Reĝlando kiu situas sur la insulo Irlando. La areo de Nord-Irlando estas 14,130 km2, kaj la loĝantaro estas proksimume 1.900.000. Nord-Irlando situas en la nord-orienta angulo de la insulo Irlando. Nur la mallarĝa Norda Markolo disigas Nord-Irlandon de Skotlando. Post 1603, dum la rego de Jakobo la 1-a de Anglio (1603- 1625), multaj protestantaj setlintoj venis al Irlando de Britio. Ĉiujare, la protestantoj festas "Oranĝan Tagon," ĉar la 12-an de julio, 1690, en Britio, la protestanta armeo de William de Orange venkis la katolikan armeon de Jakobo la 2-a.

Nord-Irlando
Northern Ireland
Tuaisceart Éireann (Irlanda)
Norlin Airlann (Ulsterskota)

Iama flago de Nord-Irlando (el uzo ekde 1973)

Iama blazono de Nord-Irlando (el uzo ekde 1973)

Iama flago
de Nord-Irlando
(el uzo ekde 1973)
Iama blazono
de Nord-Irlando
(el uzo ekde 1973)
Nacia himno: God Save the Queen (de jure)
Londonderry Air
(neoficia)
Nord-Irlando en la Unuiĝinta Reĝlando kaj Europo
lando de Britio
senŝtata nacio
integrita transmara teritorio
lando Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
ĈefurboBelfasto
54° 36′ N 5° 55′ U / 54.600 °N, 5.917 °U / 54.600; -5.917 (mapo)
Oficiala(j) lingvo(j)angla lingvo, irlanda lingvo
Uzata(j) lingvo(j)Angla, Irlanda, Ulsterskota
Areo14 130 km²
Loĝantaro1,893,700 (2015)
Loĝdenso133 loĝ./km²
LoĝantojBritoj, Irlandanoj, Nord-Irlandanoj
HorzonoUTC+0 (en somero UTC+1)
Interreta domajnouk
LandokodoGB-NIR
Telefona kodo+44 28
Plej alta punktoSlieve Donard
Politiko
Politika sistemoKonsentodemokratio en Konstitucia Monarĥio
ŜtatestroReĝo Karlo la 3-a
ĈefministroArlene Foster (ĉefministro)
Michelle O'Neill (vic-ĉefministro)
Nacia tagoTago de Sankta Patriko (17-a de marto)
Batalo de la Boyne (12-a de julio)
Ekonomio
ValutoBrita pundo (GBP)
MEPlaŭ 2018
– suma£46 bilionoj
– pokapa£24,900
Esperanto-movado
Landa E-asocioEsperanto-Asocio de Irlando
vdr
Satelita vido

En 1920, Akto de la Brita Parlamento apartigis Nord-Irlandon de la cetero de la ĉefe katolika Irlanda Respubliko. Sed en Nord-Irlando daŭras konfliktoj inter la protestantoj kaj la romaj katolikoj. La plejparto da katolikoj volas unuigi Nord-Irlandon kaj la Irlandan Respublikon. La plejparto da protestantoj volas konservi la unuecon kun Britio.

La tikla demando pri flagoj

La ruĝa "+" sur blanka fono kun ruĝa mano centre estas ofte en libroj la flago de Nord-Irlando, sed en realo tiu flago estas ofenda al multaj nordirlandanoj kaj sekve ofte ne uzata en plej neŭtralaj kuntekstoj. Iam oni proponis novan neŭtralan flagon (ruĝa "x" sur blanka fono), sed ĝis nun tiu estas preskaŭ neniam uzata.

Administraj subdividoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Loka regado kaj administrado en Nord-Irlando.

Lingvoj en Nord-Irlando

Estas tri oficialaj lingvoj en Nordirlando:

Aldone, estas du gestolingvoj (la brita kaj la irlanda) plus diversaj alinaciaj lingvoj, aparte la ĉina.

Lokoj en Nord-Irlando

Lokoj en Nord-Irlando[1]
#UrboLoĝantaro
1Belfasto334,420
2Derry~Londonderry84,750
3Lisburn 71,403
4Craigavon68,890
5Newtownabbey 66,120
6Bangor 62,650
7Ballymena30,590
8Newtownards28,860
9Newry28,080
10Carrickfergus 27,640

Servoj

Historio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Dispartigo de Irlando.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nordirlanda konflikto.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Plia legaĵo

Jones, Simon. Nord-Irlando kaptiĝinta inter la pasinteco kaj la estonteco: Superabundo de elektadoj. 'Le Monde Diplomatique', majo 2017.

Eksteraj ligiloj