Nomoj de la planedetoj

(Alidirektita el Nomoj de la asteroidoj)

Kiam estas ekvidata tio, kiu povus esti asteroido aŭ alia planedeto, tiu-ĉi ricevasmaldaŭran nomon. Se la korpo estas vidata denove sufiĉe de fojoj por ke oni kalkulu ĝian orbiton, ĝi ricevas definitivan nomon : numero de ordo foje (ne ĉiam) sekvita de nomo. Multe da asteroidoj ne havas nomon, nur numeron.

Praaj sistemoj

La unuaj malkovrataj asteroidoj ricevis, kiel la "grandaj planedoj", nomojnde la romia kaj helena mitologioj kaj ricevisastronomiajn simbolojn.

Tre rapide, kiam kreskis la nombro de asteroidoj, tiu sistemo de desegnetoj iĝismalpraktika. En 1854 Johann Franz Encke enkondukis sistemon per ĉirkaŭigitajnumeroj, komence de Astraea, kiu devus ricevi la simbolon "①" La sekvantanjaron, tiu sistemo estis ŝanĝita por komenci per Cereso (de tiam Astaea ricevisla numeron ⑤).

Sistemo de 1911

En 1911, aperis en la astronomia revuo Astronomische Nachrichten la unuajkonvencioj pri la maldaŭraj nomoj de ekviditaj,sed ne ankoraŭ konfirmitaj asteroidoj. Post determino de iliaj orbitaj ecoj, iliricevis oficialan nomon.

De ĝia unua ekvido, la kosma korpo ricevis kodon konsistiĝanta el la jaro sekvita deletero indikante la rangon de ĝia malkovro. Tial 1892 A estas la unuaasteroido ekvidata en 1892, 1892 B estas la dua, ktp.(La literon "I" oni ne uzis por ne konfuzi kun la cifero "1").Se estis pli ol dudek-vin ekvidoj de asteroidoj, oni revenis al AA, AB...

Tiu sistemo rapide atingis sian limon : la 25-a de aŭgusto 1916, oni ekvidis objektonkiu ricevis la maldaŭran numeron 1916 ZZ. Prefere al nomi lasekvantan "1916 AAA" oni revenis al 1916 AA.

Nuna sistemo

La nuna sistemo estis oficialigata en 1925.La kandidata asteroido unue ricevas kiel kodo la jaron de la ekvido sekvita de du literoj indikantaj la proksimuman daton.

Maldaŭra nomo

Unua litero
Monato1-a al 15-a16-a al 31-a
januaroAB
februaroCD
martoEF
apriloGH
majoJK
junioLM
julioNO
aŭgustoPQ
septembroRS
oktobroTU
novembroVW
decembroXY

Kiam asteroido estas malkovrata, ties koordinatoj povas esti komunikataj al la Minor Planet Center kiu provizas maldaŭran nomon montrantan la proksimuman daton de la malkovro.

Tiu nomo konsistiĝas unue de la jaro de la malkovro, sekvita de unua litero kiu indikas la duonmonaton de la malkovro, kaj de dua litero kiu indikas la rangon de la malkovro en ĉi-tiu periodo, sen uzi la literon "I".Ekzemple, AA montras la unuan asteroidon malkovrata inter la 1-a kaj la 15-a de januaro, AB montras la duan asteroidon, ktp. La asteroido 1938 CA estas do la unua asteroido malkovrata inter la 1-a kaj la 15-a de februaro 1938.

Se pli da dudek-vin asteroidojn oni malkovras dum duonmonato, oni revenas al la litero A kun indiko: AA1 montras la dudek-sesa asteroido de inter la 1-a kaj la 15-a de januaro, ktp.

Ofte okazas, ke la sama objekto ricevas plurajn maldaŭrajn nomojn. Ekzemple 5878 Ŝarleno estis unue konata sub: 1979 XU, 1991 CC1 kaj 1992 QZ.

Definitiva nomo

Nur kiam la orbito de asteroido estas klare difinita, tiu-ĉi ricevas definitivan numeron, foje sekvita de nomo. La ordo de la numero do ne nepre sekvas la ordon de la malkovro.

La unuaj asteroidoj ricevis (komence, plejofte inajn) nomon elĉerpitaj de la helena aŭ de la romia mitologioj, sed rapide mankis la nomoj. Oni uzis aliaj inajn antaŭnomojn, nomoj de eminentuloj, de urboj, de sciencistoj...

Nuntempe, kun la granda nombro de malkovroj faritaj dank'al aŭtomataj sistemoj, kiel LINEAR kaj LONEOS, miloj da asteroidoj estas malkovritaj, el kiuj la plejparto neniam ricevos nomon.

Male al komuna ideo, la nomoj de la asteroido ne estas vendataj[1]; la malkovrinto(j) gardas la privilegion proponi nomon aŭ liston da nomoj al Internacia Astronomia Unio, kun mallonga teksto kialiganta la elekton[2].

La nomo sekvu kelkaj regulojn:

  • Ne pli ol 18 literoj.
  • La spaceto estas evitinda (la streketo estas akceptita).
  • La nomo estu facile prononcebla en ĉiuj lingvoj.
  • La nomo ŝoku neniun.
  • La nomo bone distingiĝu de alia asteroida nomo.
  • La nomo de politikuloj au militistoj estas akceptitaj nur se tiuj-ĉi mortis pli ol unu jarcento antaŭe.
  • La nomo de bestoj estas malkonsilataj.

Estas aliaj devigoj; ekzemple, la trojaj asteroidoj de Jupitero ricevu nomojn de la roluloj de la Troja milito ; la centaŭroj ricevu nomoj de la mitologiaj centaŭroj.

La nomo oficialiĝas, kiam ĝi estas publikata (kun la kialiganta teksto) en la noticejo "Minor Planet Circulars" de IAU

Aliaj sistemoj

Etendado

La nuna sistemo, enkondukita en 1925, estis etendita al asteroidoj malkovrataj antaŭ 1925, sed la unua cifero de la jarmilo (nepre "1") estas anstataŭita per A. Tiel, la objeko A910 CB (330 Adalberto) estis la dua malkovrata dum la unua duono de februaro 1910.

"Palomar-Leide" enketoj

Kvar astronomiaj enketoj okazis en kunlaboro de la observatorio de la Monto Palomar kaj la Observatorio de Leiden inter 1960 kaj 1977. La asteroidoj tiam trovitaj ricevis numeron de ordo sekvita de identigilo.

EnketodatoidentigiloEkzemploj
Palomar-Leiden1960P-L1743 Schmidt  = 4109 P-L
First Trojan Survey1971T-15195 Kaendler = 3289 T-1
Second Trojan Survey1973T-24357 Korinto   = 2069 T-2
Third Trojan Survey1977T-33798 de Jager = 2402 T-3

Numeroj de la Simeiza observatorio

Dum la unua mondmilito, la astronomoj de la Simeiza observatorio en tiama Sovetunio ne povis komuniki kun la Astronomisches Rechen-Institut de Berlino, kiu tiam kolektis la numerojn de la malkovraĵoj. Ili kreis sian propran sistemon : jaro + Σ + litero/numero. la "Σ" estis ofte transskribita "SIGMA" aŭ "S"

Ekzemploj : 916 Ameriko = 1915 S1 ; 850 Altono = 1916 S24

Noto kaj referencoj

Eksteraj ligiloj