Novkastelo

urbo en Nov-Sud-Kimrio, Aŭstralio
(Alidirektita el Newcastle (Aŭstralio))

Novkastelo (angle: Newcastle), Novsudkimrio, Aŭstralio, estas industriurbo 160 km norde de Sidnejo ĉe la elfluejo de la rivero Hunter. En 2000 la urbo havis 140 934 loĝantojn.

Panoramo de Novkastelo
Panoramo de Novkastelo
151° 43′ 59″ O / 32.93306 °S, 151.73306 °O / -32.93306; 151.73306 (mapo)
Novkastelo
angle Newcastle
urbo
Novkastelo
Oficiala nomo: Newcastle
LandoAŭstralio Aŭstralio
Federacia ŝtatoNovsudkimrio
MontaroGranda Disiganta Montaro
RiveroHunter
SituoNovkastelo
 - altecom s. m.
 - koordinatoj32° 55′ 59″ S 151° 43′ 59″ O / 32.93306 °S, 151.73306 °O / -32.93306; 151.73306 (mapo)
Areo183,0 km² (18 300 ha)
Loĝantaro141 753 (2006)
Denseco774,61 loĝ./km²
OceanoPacifiko
Estiĝo1804
UrbestroJohn Tate
HorzonoAOST (UTC+10)
 - somera tempoAOST (UTC+11)
PoŝtkodoNSW 2300
Situo enkadre de Aŭstralio
Situo enkadre de Aŭstralio
Situo enkadre de Aŭstralio
Vikimedia Komunejo: Newcastle, New South Wales
Retpaĝo: www.ncc.nsw.gov.au
Portalo pri Aŭstralio
Map
Hotelo Kent en Novkastelo
Strando en Novkastelo
Juĝejo en Novkastelo

Unu el la unuaj eŭropanoj kiuj esploris ĉi tiun regionon estis leŭtenanto John Shortland en 1797. Kaj en 1798 la karbo el ĉi tiu regiono fariĝis la unua eksportprodukto de la kolonio. La unua setlejo kun la nomo "Coal River" (karbo rivero) ne supervivis, sed la nuna urbo estis formita en 1804, kaj post iom da tempo kun la nomo King's Town (Urbo de la reĝo) ĝi estis alinomita al Newcastle (Novkastelo). Unue la urbo servis kiel punlaborejo, kun agrikulturo kiel ununura industrio.

Eksteraj ligiloj