Mimus

(Alidirektita el Nesomimus)

Mimus estas nearktisa kaj neotropisa genro de birdoj de la familio de Mimedoj. Ĝi enhavas la tipajn mokbirdojn. En 2007, la genro Nesomimus estis enmerĝita en Mimus fare de la American Ornithologists' Union[1].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mimus
Mimus gilvus Margarita Insulo, Venezuelo
Ĉilia mokbirdo (M. thenca)
Ĉilia mokbirdo (M. thenca)
Biologia klasado
Regno:Animaloj Animalia
Filumo:Ĥorduloj Chordata
Klaso:Birdoj Aves
Ordo:Paseroformaj Passeriformes
Familio:Mimedoj Mimidae
Genro:Mimus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Estas lokita en la genro la jenajn speciojn:

  • Brundorsa mokbirdo, Mimus dorsalis
  • Bahama mokbirdo, Mimus gundlachii
  • Longvosta mokbirdo, Mimus longicaudatus
  • Patagonia mokbirdo, Mimus patagonicus
  • Ĉilia mokbirdo, Mimus thenca
  • Blankzona mokbirdo, Mimus triurus
  • Norda mokbirdo, Mimus polyglottos
  • Sokora mokbirdo, Mimus graysoni
  • Tropika mokbirdo, Mimus gilvus
  • Helbrova mokbirdo, Mimus saturninus
  • Grandbeka mokbirdo aŭ Mokbirdo de San Andrés, Mimus magnirostris

La grupo de Nesomimus inkludas la jenajn speciojn:

La grupo de specioj Nesomimus estas endemia de la Galapagoj. Tiuj mokbirdoj estis gravaj por la disvolvigo fare de Charles Darwin de la teorio de evoluo per natura selektado.

Notoj

Eksteraj ligiloj