Nelson Bocaranda
Nelson BOCARANDA SARDI estas venezuela televida komentisto kaj enketĵurnalisto.
Bocaranda Sardi komencis studadi ĵurnalismon en 1962, en la katolika universitato Andrés Bello de Karakaso, kaj sekve estis dungita de la televidstacio Venevisión pere de Oscar Yanes, kiu estis lia profesoro pri ĵurnalismo. Bocaranda laboris en pluraj venezuelaj televidstacioj, sed ankaŭ por kelkaj radiostacioj.
Li cetere verkas artikolojn por pluraj gazetoj, inkluzive de El Universal. Li ricevis la premion Premio Nacional de Periodismo, kaj estas rigardata de siaj kolegoj kiel unu el la plej bonaj venezuelaj ĵurnalistoj.
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojAlgoritmo de LuhnEsperantoHarvey-saŭcoDua MondmilitoVikipedioHelpo:EnhavoUzanto:男神輿/provejoVikipedio:KontaktojKategorioVikipedio:MalgarantioPortalo:KomunumoVikipedio:DiskutejoUzanto:DominikFajliloFlava galioVikipedio:Forigendaj artikolojHiphopoVikipedio:AktualaĵojAmiotrofa lateralsklerozoSeksumadoMilena VelbaSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioGiorgia MeloniBottropEjakuloPetr SepéšiDistrikto Borkenre4v1UsonoCharles Antoine Houdar de La MotteEmscher-KooperativoXXXTentacionValutoKrystyna Łuczak-Surówka