Nejto

egipta dio

Nejto[1] estas egipta diino. Ŝiaj taskoj evoluis dum la jarmiloj. Ŝi estas unu el la unue konataj diinoj.

Nejto
akva dio • milita dio • mortodio
Karakterizaĵoj
Seksoina
En hieroglifoj
n
t
R25B1
TransskriboNejt
Transskriboneɪθ
Kulto
Centro de kultoĤmun
Familio
GepatrojNu kaj Meĥet-Veret
PatroSobek
PatrinoMehet-Weret
InfanojSobek, Apofiso
simbolopafarko, ŝildo, trairitaj sagoj
En alia projekto
Kategorio en Vikimedia KomunejoNeith
vdr

Prezentado

Nejto estas montrita ofte en homa formo kun sago kaj pafarko en la manoj kaj la ruĝa krono de malsupra Egiptio sur la kapo[2].

Signifo

Nejto estas la patrino de la krokodildio Sobek, kies patro estis Setho[2].

Komence ŝi estis militdiino, ĉasdiino kaj protektanto de la reĝa potenco. Ŝi eltrovis teksarton. Dum la nova imperio ŝi iĝis kreintino, kiu naskis Reon[2] kaj en Memphis ŝi estis la protektanto de faraono[3].

Kiam la liboj invadis Egiption, ŝi iĝis ĉefdiino en Sais.

Poste ŝi estis forpelita al la malsupra mondo, tie ŝi kaj Iziso, Neftiso kaj Serket estis la kvar protektantoj de la mortintoj. Ŝi protektis la filon de Horuso, Duamutef[2].

La diservo konsistis el pastrinaj dancoj antaŭ la bildo de Neith.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Literaturo

  • Joe J. Heydecker: "Die Schwestern der Venus, Die Frau in den Mythen und Religionen" (La fratinoj de Venuso. Virino en mitoj kaj religioj); Munkeno 1991

Eksteraj ligiloj