Nefera metalo

En metalurgio, nefera metalo estas metalo, inklude alojojn, kiu ne enhavas feron en konsiderindaj kvantoj.

Ĝenerale pli kostaj ol ferenhavaj metaloj, neferaj metaloj estas uzataj pro dezireblaj proprecoj kiel malalta pezo (ekz. aluminio), pli alta konduktiveco (ekz. kupro),[1] ne-magneta propreco aŭ rezisto al korodo (ekz. zinko).[2] Kelkaj neferaj materialoj estas uzataj ankaŭ en industrio de fero kaj ŝtalo. Por ekzemplo, baŭksito estas uzata kiel fandilo por altfornoj, dum aliaj kiel volframito, pirolusito kaj kromito estas uzataj por fari ferenhavajn alojojn.[3]

Gravaj neferaj metaloj estas aluminio, kupro, plumbo, nikelo, stano, titanio kaj zinko, kaj alojoj kiel latuno. Ankaŭ valormetaloj kiel oro, arĝento kaj plateno kaj ekzotaj aŭ raraj metaloj kiel kobalto, hidrargo, tungsteno, berilio, bismuto, cerio, kadmio, niobio, indiumo, galiumo, germaniumo, litio, seleno, tantalo, teluro, vanadio, kaj zirkonio estas neferaj.[4] Ili estas kutime akiritaj el mineraloj kiel sulfidoj, karbonatoj, kaj silikatoj.[5] Neferaj metaloj estas rafinita pere de elektrolizo.[6]

Referencoj