Naumburg (Saale)

komunumo en Saksio-Anhalto, Germanio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Naumburg

Naumburg estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Burgenland de la federacia lando Saksio-Anhalto. Fine de decembro 2022 la urbo havis 32 289 loĝantojn. Dum la lastaj jaroj la urba teritorio pro diversaj administraj reformoj signife grandiĝis: kiel ĝis nun lasta el tiuj ampleksigoj la 1-an de januaro 2010 la kvar ĝis tiam sendependaj komunumoj Bad Kösen, Crölpa-Löbschütz, Janisroda kaj Prießnitz iĝis urbopartoj.

Naumburg
Blazono
Naumburg (Saale) (Germanio)
Naumburg (Saale) (Germanio)
DEC

Map

Flago
Hansa urbo • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia landoSaksio-Anhalto
DistriktoDistrikto Burgenland
UrborajtojUrbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo03445
Poŝtkodo06601–06618
Malnova poŝtkodo de antaŭ 19934800
Aŭtomobila kodoBLK
Oficiala Municipokodo15084355
Politiko
KomunumestroBernward Küper
Titolo de komunumestroOberbürgermeister
Partio de komunumestroCDU
Adreso de la administrejoMarkt 1
06618 Naumburg (Saale)
Demografio
Loĝantaro32289 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo, 11° 49′ O (mapo)51.15209511.80981951° 9′ N, 11° 49′ O (mapo)
Alto super la marnivelo130 m
Areo76,04 km²
Oficiala retejohttps://www.naumburg.de/
vdr

Naumburg situas borde de la riveroj Saale kaj Unstrut.

la urba katedralo
la renesanca urbodomo
urba muzeo "Hohe Lilie"

Historio

Naumburg iam estis rezidejo de la episkopo de la Episkopujo Naumburg-Zeitz.

Esperanto en Naumburg

Komence de la 1990-aj jaroj la unua "liga kunveno" de la unuiĝinta Germana Esperanto-Asocio kaj ĝiaj regionaj suborganizoj el la antaŭaj du germanaj ŝtatoj kunvenis en Naumburg.Inter la 27-a de decembro 2003 kaj la 3-a de januaro 2004 la 47-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en la urbo kaj pritraktis la temon "Naturmedio - strukturo, ekspluato, protekto". De la 28-a de decembro 2012 ĝis la 4-a de januaro 2013 okazis en la urbo la 4-a JES (Junulara E-Semajno)[1].

Gefiloj de la urbo

Vidindaĵoj


Referencoj

Vidu ankaŭ